Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO

Du novaj homoj por 2002

    La estraro de UEA nomumis Trevor Steele Aganta Ghenerala Direktoro por 2002. Steele (nask. 14 majo 1940, Mareeba, Australio) estas vaste konata kiel instruisto kaj kiel unu el niaj plej bonaj verkistoj. Li akceptis la defion restarigi kunlaboran etoson en UEA kaj tutmovade kaj ekoficas la 1-an de januaro 2002 en Roterdamo.

    La Estraro nomumis redaktoro de la revuo "Esperanto" por la jarkolekto 2002 Stano Marcek (nask. 5 jan. 1953, Slovakio). Marcek, konata kiel diverskampa aktivulo, havas multjaran redaktan sperton che pluraj revuoj landaj kaj internaciaj (laste "Heroldo"). Li faras sian laboron en Slovakio. (<marcek@esperanto.sk>)

    Ambau nomumoj estas por la transira jaro 2002, dum kiu la Oficeja Komisiono plu serchos kandidatojn por pli longtempaj kontraktoj por ambau postenoj.

(El "Esperanto")

Buller esploris pri UK 2004 en Chinio kaj Litovio

    La antaua estraro de UEA akceptis du kandidatojn por la fina elekto de la urbo de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2004. Temas pri la chefurboj de Chinio kaj Litovio, Pekino kaj Vilnius, inter kiuj la nova estraro decidos en januaro 2002.

    Osmo Buller, ghenerala direktoro de UEA, vizitis en septembro ambau urbojn por esplori la kondichojn por la okazigo de UK. Malfacila elekto atendas la estraron, char tiel pozitivajn impresojn Buller ricevis kaj en Pekino kaj en Vilnius. Kontentigaj estas ne nur la fizikaj kondichoj, t.e. la disponeblo de taugaj ejoj por la UK, de suficha loghiga kapacito en chiuj prezkategorioj kaj de granda vario de ekskurs-eblecoj.

    Rimarkindas krome, ke en ambau landoj la pozitiva sinteno de autoritatoj iras larghe preter la naturan deziron gastigi amason da alilandanoj, kiujn granda kongreso kiel UK alportus.

    Krom de multaj altranguloj de urbaj, turismaj k.a. instancoj, Buller estis akceptita ankau de shtataj eminentuloj. En Pekino lin akceptis i.a. s-ro Cai Mingzhao, vicministro pri informado. Li renkontis ankau la prezidanton de la societo Amikoj de Esperanto, s-ron Chai Zemin, kiu siatempe servis kiel la unua ambasadoro de Chinio en Usono, kaj la faman lingviston kaj membron de la Honora Patrona Komitato de UEA, prof. Chen Yuan.

    En Litovio la ghenerala direktoro de UEA estis akceptita de la prezidento de la respubliko, s-ro Valdas Adamkus, kun kiu la interparolo fine dauris duonan horon anstatau la planitaj 15 minutoj. Apartajn rendevuojn Buller havis kun la ministroj pri eksteraj aferoj, pri edukado kaj scienco, kaj pri kulturo. Li estis akceptita ankau de la vicprezidanto de la parlamento, s-ro Ceslovas Jursenas, k.a. eminentuloj. Radio, televido kaj gazetaro multe raportis pri la vizito.

    En Chinio, kie li restadis de la 5-a ghis la 14-a de septembro, Buller vizitis ankau la urbojn Xi'an, Hangzhou, Suzhou kaj Shanhajo, kaj renkontis lokajn aktivulojn. En Litovio li estis de la 24-a ghis la 28-a de septembro. Krom Vilnius, li vizitis ankau Kaunas, kaj prelegis en ambau urboj al lokaj esperantistoj.

(Gazetaraj komunikoj de UEA N-ro 135)

Rilataj materialoj:
Osmo Buller en Pekino
Osmo Buller prelegis en Pekino
Osmo Buller vizitas Chinion
Cai Mingzhao intervidighis kun Osmo Buller

Oratora konkurso relanchota

    De 1949 ghis 1974 konstanta programero en chiu UK estis la oratora konkurso por la junularo, aranghata lau regularo redaktita de prof. Ivo Lapenna. Ekde 1960 la gajninto de la unua premio ricevis pokalon donacitan de prof. Lapenna.

    La prezidanto de UEA, Kep Enderby, lanchis la ideon restarigi la konkurson, kaj la Estraro decidis reokazigi ghin en Zagrebo: unuafoje kiel provon, lau la malnova regularo (krom ke la supera aghlimo por konkursantoj estos 30 jaroj, la nuna aghlimo de TEJO). La tri monpremioj egalos al tiuj de la Belartaj Konkursoj. Pri aliaj detaloj la Estraro decidos en sia aprila kunsido.

(el "Esperanto")

1. 2. 3. 4. 5. 6. 7. 8.