La
kvarlitera UEA-kodo ekde nun estas pli ol datumbaza indiko. Dank'
al Joost Witteveen, la prizorganto de la oficejaj komputiloj,
ghi akiris plian funkcion -- la retadresan.
Chiu
individua membro de UEA, kies retadreson la CO posedas, ricevis
personan adreson en la domajno uea.org, komencighantan per la
kvarlitera UEA-kodo. Do, ekzemple char la prezidanto de UEA Renato
Corsetti havas kodon
'retk-v', li ricevis personan adreson retk@uea.org.
La
adreso estas nur plusenda, oni ne ricevas propran poshtkeston
en la servilo de UEA, ajna poshto veninta al ghi simple redirektighas
al la baza retadreso de la UEA-membro, sciata de la CO-datumbazo.
Tre
gravas noti, ke la poshto venanta al la personaj uea-retadresoj
estas kontrolata pri Esperanteco! Ne E-aj leteroj ne estas plusendataj.
La filtrado okazas surbaze de relative simpla kontrolo: se en
la letero estas almenau unu el kvin jenaj "magiaj" vortoj
-- Esperanto, saluton, estas, dankon, bonvolu -- ghi estas plusendata.
Alikaze al la sendinto venas afabla E-lingva automata respondo
(i.a. meze de la teksto mencianta la "magiajn vortojn"),
ke ne-Esperantaj leteroj ne estas plusendataj.
Tamen,
se la filtrado ne plachas, oni rajtas ghin forshalti. Peti pri
tio vi povas, sendante mesaghon al la sekretario de la CO Atie
van Zeist sekretario@co.uea.org. Al la sama adreso vi estas petataj
anonci, se via baza retadreso shanghighis.
UEA
petas zorgeme uzi la servon -- ne uzi ghin por amasaj sendadoj
al esperantistoj, ne plusendi per ghi grandegajn dosierojn.
La
celo de la servo estas plifaciligi kontaktojn inter UEA-membroj
kaj amikan kunlaboron. Ghi estis kreita kadre de laboroj pri plia
enretigo de UEA-agado kaj ghiaj servoj.
(El
"Gazetaraj komunikoj de UEA")