Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO

Oratora Konkurso de UEA

     La Oratora Konkurso de UEA invitas partoprenantojn por la dua fojo ekde la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo. Ghi okazos dum la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza.

Temoj

Kial mi agadas por Esperanto?
Egaleco de seksoj.
Chu Esperanto en evolulandoj?
Lingvaj Homaj Rajtoj.

Partoprenantoj

     Rajtas partopreni gejunuloj ghis 28-jaraj, kiuj alighis al la kongreso. La partopreno en la konkurso estas senpaga, sed chiu kandidato devas, minimume unu tagon antau la konkurso, skribe sin anonci al la LKK: "Michelson" <michelson@bol.com.br> au al la prezidanto de la jughkomisiono: Adonis Saliba, Rua Corinto, 543 ap. 81-B, CEP 05586-060 Sao Paulo (SP), Brasil, rete: <esperanto@astrale.com>.

Okazigo

     La konkurso okazos publike sub prezido de la prezidanto de la komisiono kaj en la cheesto de la du pliaj membroj de la jughkomisiono. La Oratora Konkurso okazos en la Internacia Lingvo. La kandidatoj devas paroli pri unu el la supraj temoj libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. Chiu kandidato rajtas paroli dum proksimume 10 minutoj, sed la komisiono povas, depende de la nombro de kandidatoj, longigi au mallongigi tiun limtempon. La prezidanto de la komisiono anoncas, antau la komencigho de la konkurso, la decidon de la komisiono rilate la dauron de chiu parolado.

    La komisiono jughos la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj lau la ghenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La konkurso okazos la kongresan jhaudon, de la 12-a ghis la 13-a horo. La nomo de la salono aperos en la kongresa libro.

Premioj

     La premioj estas tre valoraj libroj. La gajnintoj ricevos ankau diplomojn kaj iliaj nomoj estos proklamitaj dum unu el la kongresaj kunsidoj kaj publikigitaj en la oficiala organo de UEA.

(El "Esperanto")

Afrika Oficejo de UEA bezonas esperantajhojn

     Chiutage afrikaj kluboj, asocioj kaj individuoj petas de ni kelkajn esperantajhojn, kiuj chiam mankas al la Afrika Oficejo. Temas precipe pri insignoj, glumarkoj, Esperantaj saketoj, chapeloj kaj afishoj. Tial ni petas vian helpon por havigi tiujn esperantajhojn al la oficejo. Bonvolu sendi chiajn esperantajhojn al la Afrika Oficejo lau la jena adreso: B.P. 13169, Lome, Togo. Tel.: (228) 27 21 17; retposhto: Afrikaoficejo@hotmail.com.

(Koffi Doumegnon)

Nova ret-adreso de Kontakto

    Ne plu funkcias la adreso <kontakto@esperanto.org>. Bv. ekde nun sendi viajn mesaghojn al la nova adreso <kontakto@tejo.org>. Se vi antau nelonge sendis mesaghon al <kontakto@esperanto.org> kaj ne ricevis mian respondon, bv. resendi ghin al la nova adreso.

(Jhenja Zvereva, redaktoro de "Kontakto")