|     La 
              china shako estas ludata de du homoj. Antau la ludo oni devas meti 
              la 32 shakpecojn en difinitaj lokoj.
 La shakludo dividighas en tri stadiojn: 
              la komenca, meza kaj lasta. Kiu movas shakpecon la unua, estas nomata 
              antaua movfaranto, kaj la alia - posta. La du ludantoj movas sian 
              pecon alterne, kaj oni nomas la du alternajn movojn unu fazo.
 
 Lau la bezono de ofensivo au defensivo la 
              ludantoj povas kapte intershanghi pecojn, escepte de la generaloj. 
              Kaptanta peco anstatauas la kaptitan, kiu estas prenita for de la 
              shaktabulo, kaj okupas la lokon, se nur ghi povas atingi la lokon 
              lau la reguloj.
 
 La charo chiam iras, lau senobstrukcaj 
              linioj, antauen, malantauen, dekstren au maldekstren, sen pasho-limigo 
              (unu pasho: distanco inter du najbaraj interkrucighaj punktoj).
  
 La chevalo chiufoje iras unu pashon 
              rekte kaj alian pashon diagonale. Se estas obstrukca peco sur la 
              vojo, la chevalo ne povas transsalti, tio estas nomata "obstrukco 
              al chevalo".
 
 La kanono chiufoje iras kiel la charo. 
              Kaj ghi povas kapti pecon de la rivalo, nur kiam sur ghia vojo trovighas 
              iu alia peco, kiu nomighas "afusto".
 
 La soldato chiufoje iras unu pashon 
              antauen antau transiro de la limrivero kaj pashon antauen, dekstren 
              au maldekstren post la transiro de la limrivero, sed neniam malantauen.
 
 La gvardiano chiufoje antaueniras au 
              retroiras unu pashon diagonale en la kadro de la palaco. Al ghi 
              estas malpermesite eliri el la palaco.
  
 La elefanto chiufoje povas antaueniri 
              au retroiri du pashojn diagonale, sed estas malpermesite transiri 
              la limriveron. Kiam estas alia peco meze de ghia vojo, ghi ne povas 
              transsalti, tio estas nomata "blokado al elefanto".
 
 La generalo chiufoje iras unu pashon 
              antauen, malantauen, dekstren au maldekstren en la kadro de palaco 
              kaj al ghi estas malpermesite eliri el la palaco. Al la generaloj 
              estas malpermesite kapte intershanghighi kaj fronti unu kontrau 
              la alia sur la sama linio, sur kiu trovighas neniu alia peco.
 
 
 |