Tio
estas aranghoj de la unua movfaranto en la china shakludo. Ili decidas
la evoluon de la tuta ludo. Ofte vidighas ok formacioj:
A.
Kanono sur la 5-a linio: Movi la kanonon sur la 2-a linio maldekstren
al la 5-a au la kanonon sur la 8-a dekstren al la 5-a. La arangho
de la kanono minacas la mezan soldaton de la rivalo, celante la
chefgeneralon, tial la rivalo nepre devas fari defendan movon.
B.
Kanonoj sur la 5-a kaj 6-a linioj: Unue movi la kanonon sur la 2-a
linio maldekstren al la 5-a kaj poste la kanonon sur la 8-a dekstren
al la 6-a. Tia arangho, oportuna por atako kaj defendo, povas plenumi
diversajn taskojn, precipe por kontraustari al ekranaj chevaloj
(chevaloj, kiuj movas sin de la 2-a kaj 8-a linioj al la 3-a kaj
7-a linioj por defendo).
C.
Kanonoj sur la 5-a kaj 7-a linioj. Unue movi la kanonon sur la 2-a
linio maldekstren al la 5-a kaj poste la kanonon sur la 8-a dekstren
al la 7-a. Tio estas elasta arangho, la kanono sur la 7-a linio
minacas la chevalon sur la 3-a linio de la rivalo, kiu movas sin
de la 2-a linio al la 3-a kaj tiel malfortigas la mezan defendon
de la rivalo kaj kunhelpas la atakon de la kanono sur la 5-a linio.
Ch.
Kanonoj sur la 5-a kaj 8-a linioj: Unue movi la kanonon sur la 2-a
linio maldekstren al la 5-a kaj poste la kanonon sur la 8-a antauen
je 4 pashoj. Oni faras tian aranghon nur post kiam li movas la soldaton
sur la 3-a linio antauen je unu pasho kaj la rivalo movas la soldaton
sur la 3-a linio antauen je unu pasho. Per tia arangho la ludanto
celas movi la kanonon sur la 8-a linio dekstren al la 7-a por bari
la chevalon, ataki la elefanton, malhelpi la charon, chevalon kaj
kanonon de la rivalo kaj shirmi siajn chevalon kaj soldaton sur
la 3-a, transiri la limriveron kaj multe minaci la ekranajn chevalojn
de la rivalo (Vd. la dekstran bildon).
D.
Avanco de soldato: Movi la soldaton sur la 3-a au 7-a linio unu
pashon antauen. Tio estas modera kaj komplika arangho, celante koni
dispozicion de la rivalo kaj malfermi la vojon al sia chevalo. Sed
tia arangho ne donas rapidan ofensivon kaj kauzas facilan atakon
de la rivalo.
E.
Palaco-transira kanono: Movi la kanonon sur la 2-a linio maldekstren
al la 6-a au la kanonon sur la 8-a maldekstren al la 4-a. La arangho
celas movi siajn gvardianon kaj elefanton al la 5-a linio por fortigi
gardon kaj atendi shancon por ataki. Tia arangho estas konservativa.
Se la rivalo faras hastan atakon, la transpalaca kanono kaptos shancon
por atako. Sed, kiam la rivalo bone konas tian aranghon, la ludanto
sin katenas pro malfortigo de sia alia alo.
F.
Tri tigraj pashoj: Oni movas la chevalon sur la 2-a antauen al la
3-a, la kanonon sur la 2-a dekstren al la 1-a kaj la charon sur
la 1-a maldekstren al la 2-a. Tion oni nomas tri tigraj pashoj.
La ludanto frue elpashigas la charon, tio multe minacas hastan atakon
de
la rivalo (Vd. la dekstran bildon).
G.
Kanono en la centro de palaco: Movi la kanonon sur la 2-a maldekstren
al la 5-a, movi ghin malantauen je unu pasho kaj la kanonon sur
la 8-a dekstren al la 5-a. Tia dispozicio celas rapide ataki la
mezan soldaton de la rivalo, kunhelpate de la chevaloj. Tia dispozicio
estas ofensiva kaj efika, tamen ghi kovas grandan dangheron al si
(Vd. la maldekstran bildon).
|