|     Char 
              la posta movfaranto estas pasiva en formaciigo, li devas apliki 
              formacion respondan al tiu de la antaua movfaranto. Jen ok formacioj 
              ofte uzataj de la posta movfaranto:     A. 
              Chevala ekrano: Movi la chevalon sur la 2-a linio antauen al la 
              3-a au tiun sur la 8-a al la 7-a. Tia arangho ebligas kapti shancon 
              por kontrauataki en defendo, ghi estas ofte uzata kaj plej varia 
              formacio kontrau la atako de la antaua movfaranto.     B. 
              Samflanka kanono: Kiam la antaua movfaranto movas la kanonon sur 
              la 2-a linio maldekstren al la 5-a, la posta movfaranto movas la 
              kanonon sur la 8-a linio dekstren al la 5-a, por formi kontrauatakan 
              staton. Tio estas plej antikva formacio en la china shako. Ghi, 
              kun granda kontrauataka forto, povas aliformighi en formacion de 
              chevala ekrano au tiun de palaco-angula kanono kaj povas ankau turnighi 
              de atako en defendon, sed unu mismovo kondukas al malvenko.     C. 
              Kontrauflanka kanono: Se la antaua movfaranto movas la kanonon sur 
              la 2-a linio maldekstren al la 5-a, la posta movfaranto movas ankau 
              la kanonon sur la 2-a linio al la 5-a. Tion oni nomas arangho de 
              kontrauflanka kanono. Per tia arangho ambau ludantoj koncentras 
              sian forton en unu flankon por ataki, samtempe lasante sian alian 
              alon facile ataki la rivalon. Kvankam tia arangho rolas same kiel 
              tiu de la samflanka kanono, tamen al ghi mankas fleksebleco, chiuflankeco 
              kaj varieco kompare kun tiu de la samflanka kanono kaj ghi ofte 
              kauzas malvenkon. Tial lertaj shakludantoj malofte uzas ghin.     Ch. 
              Chevala duonekrano: Movi la chevalon sur la 2-a linio antauen al 
              la 3-a kaj tiun sur la 8-a linio al la 9-a, kio estas nomata arangho 
              de chevala duonekrano. Estas dekstra kaj maldekstra chevalaj duonekranoj. 
              Oni ofte uzas la postan aranghon. Ghi celas movi la gvardianon kaj 
              elefanton al la 5-a linio por cedi vojon al la charoj. La mankoj 
              de tiu formacio estas, ke la soldato sur la 5-a linio estas gardata 
              nur de unu chevalo kaj facile forkaptebla de la rivalo, la du chevaloj 
              malfacile moveblaj kaj la shakpecoj tro koncentritaj, kio donas 
              al la rivalo shancojn de ofta atako kaj katenas siaflankan kontrauatakon. 
              La ludanto, faranta tian aranghon, metas sian esperon de venko sur 
              la mezan kaj lastan stadiojn de la ludo, tial shakludanto kun alta 
              nivelo en la meza kaj lasta stadioj shatas uzi tian formacion.  D. 
              Palacgardantaj chevaloj: Movi la chevalon sur la 2-a linio antauen 
              al la 3-a, la kanonon sur la 8-a linio dekstren al la 6-a kaj la 
              chevalon sur la 8-a al la 7-a. Tia formacio havas certan kontrauatakan 
              forton, sed la charo sur la 9-a linio estas malfacile uzebla, kio 
              ofte dronigas la ludanton en malfacila stato (Vd. la dekstran bildon).
  E. 
              Palac-trapasa chevalo: Movi la elefanton sur la 3-a linio antauen 
              al la 5-a, la chevalon sur la 2-a linio al la 4-a kaj poste al la 
              6-a. Tia formacio povas kontraubatali chevalan ekranon, chevalan 
              duonekranon au centran kanonon de la rivalo. Sed la alia chevalo 
              estas facile atakebla, tio malfortigas la defendon (Vd.la maldekstran 
              bildon).
     F. 
              Reciproka antauenpusho de soldatoj: La antaua movfaranto movas la 
              soldaton sur la 3-a linio antauen unu pashon, ankau la posta movfaranto 
              faras tion. Tio povas evolui en formacion de chevala ekrano au tiun 
              de palac-trapasa chevalo. Ghi povas kontraubatali malrapidan atakon 
              de la rivalo. Se ambau ludantoj ludas diskrete, la ludo ofte finighas 
              per egaligho.     G. 
              Kanona duoblo: La antaua movfaranto movas la kanonon sur la 2-a 
              linio maldekstren al la 5-a, la posta movfaranto movas la kanonon 
              sur la 8-a linio antauen unu pashon por gardi la centran soldaton 
              kaj poste la kanonon sur la 2-a linio maldekstren al la 8-a por 
              bari la dekstran charon de la rivalo. Tia formacio estas originala, 
              sed katenighema kaj malofte uzata.    |