|     Varias 
              la roloj de malsamaj pecoj en la china shako. Oni havas eblecon 
              gajni ludon nur tiam, kiam li bone konas la rolojn de shakpecoj 
              kaj ghuste manovras ilin.     Charo 
              estas la plej forta peco el chiuj, iaokaze ghi estas pli forta ol 
              chevalo kaj kanono kune. Se charo okupas lokon sur limrivera linio, 
              au tiun de la 4-a au la 6-a orta linio, ghi povas multe helpi atakon 
              au defendon de aliaj pecoj siaflankaj.     Chevalo 
              kaj kanono estas preskau samgravaj. Ghenerale, en la komenca kaj 
              meza stadioj, kiam la pecoj de ambau partioj estas ankorau multaj, 
              kanono estas iom pli forta ol chevalo  dank' 
              al sia rapideco, dum en la fina stadio, kiam la gvardianoj kaj elefantoj 
              estas nekompletaj, chevalo farighas pli forta ol la kanono, kiu 
              perdas forton pro manko de afustoj. Unu chevalo povas regi ok punktojn 
              chirkaue (Vd. la dekstran bildon). Ghi ludas gravan rolon meze de 
              la tabulo, sed, kiam ghi saltas sur limlinion au en angulon, ghi 
              tuj malfortighas kaj farighas facile kaptebla.     Soldato 
              ghenerale ludas nur akcesoran rolon. Antau transiro de la limrivero, 
              soldato estas malforta kaj ludas nur kontaktan au obstrukcan rolon. 
              Transirinte la limriveron kaj enirinte en la palacon, ghi farighas 
              tre forta kaj povas helpi aliajn siaflankajn pecojn matigi la chefgeneralon 
              de la rivalo. En la fina stadio unusola soldato povas matigi la 
              chefgeneralon de la rivalo kondiche ke la kontraua partio havas 
              nur chefgeneralon.     Gvardiano 
              kaj elefanto protektas la chefgeneralon. Gardante sian chefgeneralon, 
              iaokaze kunhelpas aliajn pecojn en atakado. Chu en la komenca, chu 
              en la meza, chu en la fina stadio, la aparta kaj kuna defendoj de 
              la gvardianoj kaj elefantoj estas tre gravaj. Se la gvardianoj kaj 
              efefantoj de unu partio estas kompletaj, do ili povas sukcese defendi 
              kontrau unuchara atako de la rivalo.  Chefgeneralo, 
              gvidanto de la armeo, estas gardata de siaj militfortoj. Se unu 
              partio perdas sian chefgeneralon, ghi perdos do la ludon malgrau 
              ke ghia armeo estas pli forta ol tiu de la rivalo. Kvankam malpermesita 
              eliri el la palaco, la chefgeneralo povas kapti malamikajn pecojn 
              en la kadro de la palaco. Al la chefgeneraloj estas malpermesite 
              stari vid-al-vide sur la sama linio. Oni povas profiti la regulon 
              por kateni malamikan pecon. Vd. la dekstran bildon, la rugha chevalo 
              povas kapti la katenitan nigran chevalon.
 |