|     La 
              ludo de china shako havas unuan, mezan kaj finan stadiojn. El ili 
              la meza stadio estas shlosila, la taktikoj en tiu stadio multe varias. 
              Jen konkretaj taktikoj: Planado de kapto de shakpeco de la rivalo, 
              reciproka kapto de egalaj shakpecoj, dispozicio de shakpecoj, forlaso 
              de shakpeco, reteno de shakpecoj de la rivalo, blokado kaj pincha 
              atako kaj trarompo de siegho ktp.
 1. 
              Planado de kapto de shakpeco de la rivalo. 
              Estas multaj manieroj por kapti shakpecojn de la rivalo. Se oni 
              sukcesas kapti charon, chevalon au kanonon de la rivalo, li faras 
              la situacion favora al li kaj metas bazon de venko.
  Sed la ludanto devas atenti pri la sekvo. Se la kapto de shakpeco 
              de la rivalo rezultigos al si pasivan kaj ech malfavoran situacion, 
              tio estas nefarinda. Ekz., en la bildo 1 la nigra charo estas 
              kaptanta la rughan kanonon sur la 2-a linio, kiu povas kapti la 
              nigran chevalon sur la 5-a linio, sed la rugha partio ne atakas 
              la chevalon, sed movas sian chevalon sur la 1-a linio antauen al 
              la 2-a, por ke la rugha kanono ataku la nigran charon, kiu trovas 
              neniun alian vojon krom fari du pashojn malantauen kaj kapti la 
              rughan chevalon. Sekve la rugha partio movas la charon de la 1-a 
              linio al la 2-a kaj kaptas nigran charon, per tio ghi gajnas la 
              superecon. 
 2. 
              Reciproka kapto de egalaj shakpecoj. Per 
              tio  oni 
              celas akiri superecon, savi sin el krizo, simpligi kaj stabiligi 
              la situacion. Ekz., en la bildo 2 la nigra partio kvazau 
              posedas superecon, ghia soldato sur la 7-a linio estas jam transpasinta 
              la riveron, ghiaj du chevaloj okupas favoran lokon, la charo sur 
              la 1-a linio chiam povas eliri kaj ghia meza parto estas solide 
              defendata. Sed la rugha partio faras lertan manovron kaj movas la 
              chevalon de la 6-a linio antauen al la 8-a por minaci la nigran 
              chevalon, kiu devigite kaptas la rughan chevalon. Kaptinte la nigran 
              chevalon per rugha charo, la rugha partio povas kapti la nigran 
              kanonon, movante sian soldaton sur la 9-a linio antauen. La situacio 
              farighas favora al la rugha partio. 
  3. 
              Dispozicio de shakpecoj. 
              Per tio oni celas movi shakpecojn al strategiaj punktoj por minaci 
              la rivalon kaj formi sian superecon. Ekz., en la bildo 3 
              la rugha charo jam bridas la nigran, sed la nigra chevalo estas 
              gardata de la kanono sur la 3-a linio, la rugha charo ne kuraghas 
              kapti ghin. Se la rugha kanono sur la 8-a linio iras al la 3-a por 
              kapti la nigran chevalon. Tiam la lasta devas movighi de la 7-a 
              linio malantauen al la 9-a. Forpelinte la nigran chevalon, la rugha 
              partio povas fari atakon en la meza parto. 
 4. 
              Forlaso de shakpeco. En 
              tio oni celas kompletan venkon per  forlaso 
              de unu au kelkaj shakpecoj. Tiu taktiko en konvena uzado povas fari 
              la ludon alloga kaj gustoplena. En la bildo 4 la rugha partio 
              posedas superecon, sed ne povos akiri la venkon facile. Post multflanka 
              pripensado la rugha partio movas sian charon sur la 3-a linio 3 
              pashojn antauen kaj kaptas la nigran elefanton, lasante la charon 
              kaptita de la nigra chevalo sur la 9-a linio. Kvankam la rugha partio 
              estas perdinta unu charon, tamen ghi povas movi la chevalon sur 
              la 6-a linio antauen al la 7-a por fari mortigan atakon (La rugha 
              charo sur la 6-a linio faros unu pashon antauen kaj shakigos la 
              nigran chefgeneralon). 
 5. Reteno 
              de shakpecoj de la rivalo. Per malmultaj shakpecoj 
              oni malebligas al iuj shakpecoj de la rivalo movighi libere, poste 
              iom post iom pligrandigos sian superecon kaj faros lastan batalon 
              je apero de shanco. Ekz. en la bildo 5 la du partioj havas 
              egalan forton, sed post kiam la rugha kanono kaptas la nigran mezan 
              soldaton, la nigra partio povas nur movi la gvardianon sur la 4-a 
              linio antauen al la 5-a (Se ghi movus la gvardianon sur la 6-a al 
              la 5-a, ghi trovighus en pli malfavora stato). Poste la nigra charo 
              sur la 2-a linio devigite retirighas 7 pashojn por defendi sian 
              chefgeneralon, kaj tiam la charo estas katenita. Tiutempe la rugha 
              partio povas fari pluan atakon. 
 6. Blokado. 
              Tiu taktiko celas malgrandigi la movan spacon de iuj shakpecoj de 
              la rivalo. Ekz. en la bildo 6 la rugha charo sur la 6-a linio 
               movighas 
              7 pashojn antuen por blokadi la nigran chefgeneralon kaj sufoki 
              la nigran kanonon. La nigra charo sur la 7-a linio movighas unu 
              pashon antauen kaj kaptas la rughan chevalon. La rugha elefanto 
              sur la 7-a linio movighas antuen al la 5-a, por ke la rugha kanono 
              ataku la nigran charon, kiu devas retirighi unu pashon. La rugha 
              charo sur la 9-a linio movighas dekstren al la 6-a kiel oferdono, 
              la nigra kanono sur la 4-a linio movighas 9 pashojn antauen kaj 
              kaptas la rughan charon, la rugha chefgeneralo sur la 5-a linio 
              movighas maldekstren al la 6-a kaj kaptas la kanonon. Tion sekvas 
              mortiga shakigo al la nigra chefgeneralo. 
 7. Pincha 
              atako. La dekstra 
              kaj maldekstra aloj faras kunan atakon al la rivalo, kio povas rapidigi la sukceson. Ekz. en la bildo 7 la rugha 
              partio povas fari kunan atakon per charo kaj kanono de ambau aloj. 
              Ekz., la kanono sur la 8-a linio movighas 6 pashojn antauen por 
              malhelpi la nigran chevalon eliri, la nigra chefgeneralo sur la 
              6-a linio movighas dekstren al la 5-a, la rugha charo sur la 2-a 
              linio movighas 9 pashojn antauen kaj shakigas la chefgeneralon, 
              la nigra charo sur la 6-a linio retirighas 6 pashojn por defendo, 
              la rugha charo sur la 2-a linio movighas maldekstren al la 3-a, 
              la rugha kanono sur la 1-a linio povas movighi maldekstren al la 
              4-a kaj ataki la nigran charon. Tiam la rugha partio ekhavas superecon. 
 8. Trarompo 
              de defendo. 
              Dum atako oni ofte aplikas la taktikon trarompi la defendan  linion 
              de la rivalo. Ekz., oni aplikas la taktikon trarompi la defendon 
              de la gvardianoj kaj elefantoj de la rivalo por malshirmi kaj ataki 
              la chefgeneralon. En la bildo 8 la rughaj charo kaj kanono 
              sur la 4-a kaj 3-a linioj estas retenataj de la nigra charo, ankau 
              la rugha chevalo sur la 4-a linio ne povas movighi antauen al la 
              3-a por shakigi la chefgeneralon. Shajne la rugha partio ne povas 
              fari atakon, sed ghi povas trarompi la defendan linion de la nigra 
              partio per lerta movo. La rugha partio unue movas la kanonon sur 
              la 3-a linio 5 pashojn antauen kaj kaptas la nigran soldaton, la 
              nigra charo sur la 9-a linio movighas dekstren al la 6-a kaj kaptas 
              la rughan charon, la rugha kanono sur la 7-a linio movighas 5 pashojn 
              antauen kaj kaptas la nigran elefanton, la nigra elefanto sur la 
              5-a linio retirighas al la 3-a kaj kaptas la rughan kanonon, la 
              rugha charo sur la 5-a linio movighas 2 pashojn antauen kaj kaptas 
              la nigran gvardianon, la nigra gvardiano sur la 4-a linio movighas 
              antauen al la 5-a kaj kaptas la rughan charon. La rugha chevalo 
              sur la 4-a linio movighas antauen al la 6-a kaj shakigas la nigran 
              chefgeneralon, kiu sur la 5-a linio movighas al la 4-a, la rugha 
              kanono sur la 3-a linio movighas al la 6-a kaj faras mortigan shakigon. 
              La rezulto montras, ke la rugha partio, kvankam perdas du charojn, 
              trarompas la defendan linion de la nigraj gvardianoj kaj elefantoj 
              kaj akiras la finan venkon per "kanono post chevalo".   |