|     Speciala 
              dispozicio estas malsama ol la fina stadio. La lasta estas formita 
              en shakludo, sed la antaua estas artisme aranghita de ludantoj en 
              vortformo, desegno au amuzo. Sed tiu dispozicio kaj la movoj de 
              la shakpecoj ne devas malobservi la regulojn de la china shako.En lernado de speciala dispozicio oni povas posedi atakan teknikon 
              de la shakpecoj en kuna batalado, koni la artan penson de la dispozicioj, 
              richigi la imagon kaj krean povon kaj pliigi ghojon en la vivo.
 
     Vidu 
              jenajn specialajn dispoziciojn de vorto, desegno kaj amuzo:
      1. 
              Vortformo: La ludantoj aranghas shakpecojn en formo de vorto. En 
              la bildo 1.oni faris el shakpecoj 
              figuron de 19. Se la nigra partio la unua movas sian shakpecon, 
              t.e. la charon sur la 8-a linio du pashojn antauen, li venkas. Nun 
              la rugha partio la unua movas sian shakpecon kaj povas shakigi la 
              nigran chefgeneralon je chiu movo. La konkretaj movoj estas jene: 
              La rugha kanono movighas de la 4-a linio al la 5-a kaj shakigas 
              la nigran chefgeneralon, kiu movighas de la 5-a al la 4-a; la rugha 
              chevalo movighas antauen de la 5-a al la 4-a, kaptas la nigran chevalon 
              kaj shakigas ankau la nigran chefgeneralon, kiu devas movighi de 
              la 4-a al la 5-a; la rugha chevalo movighas antauen de la 3-a al 
              la 5-a kaj shakigas denove la nigran chefgeneralon, la nigra charo 
              movighas de la 8-a al la 5-a kaj kaptas la rughan kanonon; la rugha 
              chevalo retirighas de la 4-a al la 3-a kaj shakigas refoje la nigran 
              chefgeneralon, kiu retirighas unu pashon; la rugha soldato movighas 
              de la 3-a al la 4-a kaj shakigas la nigran chefgeneralon, kiu retirighas 
              denove unu pashon; la rugha soldato movighas de la 4-a unu pashon 
              antauen kaj shakigas ankau la nigran chefgeneralon, kiu movighas 
              unu pashon antauen; la rugha chevalo movighas antauen de la 5-a 
              al la 7-a, kaptas la nigran kanonon kaj faras shakigon al la nigra 
              chefgeneralo. La rugha partio gajnas la ludon.
  2. 
              Desegno: La ludantoj faras ian desegnon el shakpecoj, kiel lunarko 
              en la bildo 2. Se la nigra partio 
              la unua movas sian shakpecon, t.e. la charon de la 3-a linio al 
              la 4-a, kaj kaptas la rughan chevalon, ghi povas fari shakigon al 
              la rugha chefgeneralo. Se la rugha partio la unua movas sian shakpecon, 
              ghi gajnas la venkon. La konkretaj pashoj estas jene: La rugha soldato 
              movighas de la 5-a al la 6-a kaj shakigas la nigran chefgeneralon, 
              kiu movighas de la 4-a al la 5-a; la rugha soldato movighas de la 
              6-a unu pashon antauen kaj shakigas denove la nigran chefgeneralon, 
              la nigra gvardiano movighas antauen de la 5-a al la 4-a kaj kaptas 
              la rughan soldaton; la rugha chevalo movighas antauen de la 5-a 
              al la 3-a, kaptas la nigran soldaton kaj shakigas la nigran chefgeneralon, 
              kiu movighas de la 5-a al la 6-a kaj kaptas la rughan kanonon; la 
              rugha charo movighas antauen de la 5-a al la 3-a, kaptas la nigran 
              soldaton kaj shakigas la nigran chefgeneralon, kiu movighas de la 
              5-a al la 6-a kaj kaptas la rughan kanonon; la rugha charo movighas 
              antauen de la 5-a al la 3-a kaj shakigas denove la nigran chefgeneralon, 
              la nigra elefanto retirighas de la 7-a al la 5-a kaj kaptas la rughan 
              charon; la rugha chevalo retirighas de la 3-a al la 5-a kaj faras 
              shakigon al la nigra chefgeneralo. Per tio la rugha partio gajnas 
              la ludon. 
  3. 
              Amuzo, kiu estas aranghita ghenerale lau iu temo, ne havas komplikan 
              solvon, sed kun interese dismetitaj shakpecoj. En la bildo 
              3 la rugha partio posedas du gvardianojn kaj unu elefanton, 
              dum la nigra partio du charojn, du chevalojn, du kanonojn, du gvardianojn 
              kaj kvin soldatojn. Kvankam la rugha partio ne havas atakajn shakpecojn, 
              tamen li povas gajni la ludon. La konkretaj movoj estas jene: La 
              rugha elefanto movighas antauen de la 1-a al la 3-a kaj la nigra 
              soldato -- de la 7-a unu pashon antauen; la rugha elefanto retirighas 
              de la 3-a al la 1-a, la nigra soldato movighas de la 7-a unu pashon 
              antauen; la rugha elefanto movighas antauen de la 1-a al la 3-a 
              kaj kaptas la nigran soldaton. La nigra partio ne povas movi sian 
              shakpecon kaj tiel perdas la ludon.
  
              -----------------------------------Ni 
                jam konigis chinan shakon sur EPCh-retejo. Interesitoj, ni pensas, 
                eble ellernis ghin. Ni deziras al ili pli grandan sukceson en 
                ludo, kaj ni volonte servas al ili, se vi volas acheti shakpecaron. 
                La prezo varias inter 10-30 usonaj dolaroj.
 
   La 
                Red. |