| A. Oni devas movi 
              tiun pecon, kiun oni jam tushis, kaj repreni la movitan pecon estas 
                  malpermesite. B. Templimigo: Ghenerale 
              shakludo estas sentemplima, sed en konkurso chiu el la du partioj 
                  devas fari minimume 30 movojn en unu horo 
              kaj poste almenau 10 movojn chiudekminute. C. La malpermesitaj 
              movoj: 
  
              1. 
                Senchesa shakigo: la rugha charo ripete movighas dekstren kaj 
                maldekstren por shakigi la nigran generalon (Vd. Bildon 1). Tia 
                ripeta shakigo estas malpermesita. Se la rugha partio ne shanghas 
                la movojn, ghi perdas la ludon. Fakte la rugha partio en bildo 
                1 povas fari neniun alian movon kaj sekve perdas la ludon. 2.Senchesa 
                shakigo por matigo en sekva movo: (Vd.  Bildon 
                2) la rugha charo iras du pashojn maldekstren por shakigi kaj 
                la nigra generalo iras unu pashon maldekstren. Poste la rugha 
                charo denove iras du pashojn dekstren por matigi la nigran generalon 
                en la sekva movo, kaj la nigra generalo povas nur denove iri unu 
                pashon dekstren. Tiaj ripetaj movoj nomighas "senchesa shakigo 
                por matigo en sekva movo" kaj estas malpermesitaj. La rugha 
                partio devas shanghi la movojn, alie, ghi perdas la ludon.  3. 
                Senchesa kapto: (Vd. Bildon 3) la rugha partio povas fari senchesan 
                kapton dumaniere: la rugha soldato movighas dekstren au maldekstren 
                por kapti la nigran charon, kaj la nigra charo movighas maldekstren 
                au dekstren por esti ne kaptita, tiaj ripetaj movoj de la rugha 
                soldato apartenas al "senchesa kapto" kaj estas permesataj. 
                Se la nigra charo ne shanghas la movojn, estighas egaligho; la 
                rugha generalo iras dekstren au maldekstren por kapti la nigran 
                kanonon, kiu iras dekstren au maldekstren por esti ne kaptita. 
                Ankau tiaj ripetaj movoj de la rugha generalo apartenas al "senchesa 
                kapto" kaj estas permesataj. Se la nigra kanono ne shanghas 
                la movojn, estighas egaligho.
 Ch. Gajno kaj perdo: 
              mato de generalo, ne plu farebla movo, konfeso de perdo, foruzode difinita limtempo, faro de malpermesitaj 
              movoj pli ol 3-foje kontinue, en unu el tiuj kvin 
    okazoj oni perdas 
              ludon kaj la alia partio gajnas.
 D. Egaligho: neniu 
              el ambau partioj havas eblecon de gajno; ambau partioj volas pacighi; 
                  ambau faras malpermesitajn movojn kontinue, 
              ne shanghante movojn. 
               |