Kunming,
chefurbo de Yunnan-provinco, situas meze sur la Yunnan-Guizhou-a
Altebenajho. Ghi estas chirkauita de montoj triflanke kaj najbaras
al Dianchi-lago en la sudo. Pro varma kaj humida aerfluo de la Hindia
Oceano, tie la sunradiado estas longa kaj prujna periodo mallonga.
La averagha jara temperaturo estas 15 gradoj. En Kunming ne estas
arda somero nek frosta vintro kaj verdajhoj kaj belaj floroj prosperas
tutan jaron. Pro chio chi tio ghi ghuas la renomon de Printempa
Urbo kaj Flora Urbo.
Ghi
estas fama urbo en la sudokcidenta parto de Chinio. La longa historio
donis al ghi multe da antikvaj objektoj kaj vidindajhoj. Ghiaj altebenajhaj
pejzaghoj, karstaj fizionomioj, naciaj moroj kaj belaj ghardenistikaj
artajhoj kune faris ghin pitoreska turisma loko.
|