La
Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de la membroj de APEK okazinta en
1993 en Seattle estis la unua kunveno post la establigho de APEK.
De tiu jarkunveno APEK levighis al Neoficiala Kunveno de Gvidantoj
kaj formighis sistemo, de kiu kreighis nova scenejo por dialogo
kaj interkonsiligho.
Deklaracio
La kunveno publikigis "Deklaracion
de Ekonomia Perspektivo de APEK-gvidantoj" (alinome "Perspektivo
de Blake-insulo"). La deklaracio diris: "Ni okazigis senprecedencan
kunvenon de la gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. En
la etapo post malvarma milito, ni havas la shancon starigi por la
Azi-Pacifika Regiono ekonomian bazon, kiu povos disvolvi la energion
de la membroj, fortigi kunlaboron kaj akceli prosperon." "Ni
konscias, ke la programo efektivighos nur se ni kune faros aktivan
penadon por atingi la celon." La Deklaracio refoje akcentis
"subtenon al daura disvolvo de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro
kiel forumo alportonta al la regiono ekonomian profiton".
Registaroj kaj jhurnalismo de chiuj landoj
de la mondo opiniis, ke la Neoficiala Kunveno de Gvidantoj kreita
de Seattle-kunveno estis sukcesa kaj grava, ke ghi ludis pozitivan
rolon por la ekonomia kunlaboro, la paco kaj stabila disvolvigho
de la Azi-Pacifika Regiono.
Bogor-kunveno
Osaka-kunveno
Subic-kunveno
Vankuvero-kunveno
Kuala-Lumpuro-kunveno
Auckland-kunveno
Bruneja
Kunveno
|