Retrorigarde al APEK:
Neoficiala Kunveno de Gvidantoj
Bogor-kunveno

 

    Ghi estis la dua kunveno de gvidantoj de APEK en Bogor de Indonezio, de kiam la libereco de komerco kaj investo de la Azi-Pacifika Regiono iris de "propona etapo" en "esencan".
DEKLARACIO
    La kunveno publikigis "Komuna Decido de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK", alinome "Bogor-Deklaracio". Ghi konkrete difinis la longtempan planon de libereco de komerco kaj investo en la regiono kaj anoncis "efektivigi la celon de libereco, malfermita komerco kaj investo en la Azi-Pacifika Regiono ne malpli frue ol en 2020". Pro la malsameco de la niveloj de la ekonomia disvolvigho de la membroj de APEK, la Deklaracio permesis al la evoluintaj kaj disvolvighantaj membroj efektivigi la celon respektive en 2010 kaj 2020. Por akurate efektivigi la celon, la deklaracio postulas, ke la membroj de APEK de nun "pluapashe reduktu protektismon en komerco kaj investo, kaj akcelu liberan cirkuladon de varo, servo kaj kapitalo", kaj difinis la hortabelon de komerca kaj investa libereco. Tio estis la plej granda sukceso kaj karakterizajho de Bogor-kunveno.

Seattle-kunveno
Osaka-kunveno
Subic-kunveno
Vankuvero-kunveno
Kuala-Lumpuro-kunveno
Auckland-kunveno
Bruneja Kunveno