La
chefa karakterizajho de la kunveno en 1998 estis zigzago kaj tamen
antaueniro. La kunveno estis okazigita en la serioza financa krizo
de Azio, kaj la unua temo de la kunveno estis sin defendi kontrau
gravigho kaj disvastigho de la financa krizo, redukti ghian damaghon,
plifortigi internacian kunlaboron kaj kontrolon, starigi novan financan
ordon de la Azi-Pacifika Regiono kaj la mondo.
China prezidanto Jiang Zemin eksplikis la
vidpunktojn de Chinio rilate elstarigon de evoluo kaj stadio delibereco
de komerco, investo kaj financo en la organizo de APEK. Li emfazis
samtempe, ke ekonomia-teknologia kunlaboro kaj libereco de komerco
kaj investo estas du kolonoj kaj du radoj de APEK interhelpaj kaj
interakcelaj. Sen redukto de distanco inter la disvolvighantaj kaj
evoluintaj membroj en scienca-teknologia nivelo ne eblas efektivigi
la celon de kuna disvolvigho. Aparte li montris la gravan rolon
de entreprenoj en akcelo de ekonomia-teknologia kunlaboro de la
Azi-Pacifika Regiono. Li esprimis la volontecon subteni "planon
de kompana interrilato akcelantan justan kreskon". Li proklamis,
ke Chinio jam fondis en reago "Koferencon de Chinaj Entreprenoj
por APEK".
La plej grava sukceso de la kunveno estis,
ke gvidantoj de 21 membroj elmetis planon urghe reformantan la mondan
financan sistemon, faris apelacion au prezentis kontraurimedojn
por rilataj problemoj.
Deklaracio
"Deklaracio de Ekonomiaj Gvidantoj
de APEK -- Fortigi la Bazon por Kresko". Estis aprobitaj programaj
dokumentoj, kiaj "Kunlabora Tagordo de Scienca-Teknologia Industrio
Renkonte al la 21-a Jarcento" kaj "Agad-plano de Teknologia
Ekspluato de Kuala-Lumpuro".
Seattle-kunveno
Bogor-kunveno
Osaka-kunveno
Subic-kunveno
Vankuvero-kunveno
Auckland-kunveno
Bruneja
Kunveno
|