Chi
kunveno havis eksterordinarajn karakterizajhojn. Auckland-kunveno
okazis che la komencigho de reprospero de ekonomio de iuj landoj
de la Azi-Pacifika Regiono kaj tuj antau la komenco de novronda
intertraktado de MKO. La cheestantaj gvidantoj reakcentis subteni
sistemon de plurflanka komerco kaj malfermon de merkato kaj emfazis,
ke APEK daure ludos gvidan rolon en kreskigo de monda ekonomio kaj
en fortigo de sistemo de plurflanka komerco. La alia karakterizajho
de la kunveno estis, ke en la kunveno la shtatestroj de Chinio kaj
Usono havis vaste interesantan oficialan renkontighon kaj ambau
flankoj konsentis kune peni por antauenpushi la interrlatojn de
Chinio kaj Usono lau la difinita direkto. Tio estis pozitiva kaj
konstrua renkontigho kaj havas gravan signifon por plibonigi la
china-usonajn interrilatojn.
Deklaracio
"Deklaracio de ekonomiaj gvidantoj
de APEK -- Defio de Auckland". La deklaracio promesis, ke APEK
laueble penos por subteni novrondan plurflankan intertraktadon de
MKO, kaj montris, ke oni devas fari ampleksan intertraktadon pri
imposto de industriajhoj, agrikulturo kaj terciara industrio. En
la kunveno la gvidantoj firme subtenis, ke ne-membrlandoj de MKO
en APEK partoprenu en intertraktado de MKO kaj kiel eble plej frue
farighu membroj de MKO. La kunveno de gvidantoj montris kontenton
pri la ministra kunveno kaj laboroj antautempe faritaj.
Deklaracio de la ministra kunveno prezentis siajn opiniojn pri kunlaborado
en konkretaj kampoj. Ili estis: firme subteni praktikadon de komputora
komerco, proponi senimpostan templimon al komputora komerco kaj
difini, ke la evoluintaj kaj disvolvighantaj membroj efektivigu
senpaperan komercon respektive en 2005 kaj 2010; nuligi agrikulturan
subvencion, konsenti starigi viglan regionan grenan sistemon, por
ke grena produktado, prilaborado kaj konsumado estu fundamentaj
konsistigaj partoj de daura kresko kaj justa disvolvigho de la regiona
ekonomio.
Krome la shtatestra kunveno sankciis serion
da principoj por APEK cele intensigi konkurencon kaj reformi regulojn
kaj tiun pri eniro de virinoj en skizon de la organizo de APEK,
por kiel eble plej frue efektivigi intermiksighon kaj kunan progreson,
malgrandigi la distancon inter projekto kaj efektivigo, kaj montri
al APEK direkton de disvolvigho en la estonteco.
Seattle-kunveno
Bogor-kunveno
Osaka-kunveno
Subic-kunveno
Vankuvero-kunveno
Kuala-Lumpuro-kunveno
Bruneja
Kunveno
|