Subic-kunveno de 1996 en Filipinoj
estis karakterizita per jenaj punktoj:
I. Oni akiris saman konon pri ekonomia-teknologia
kunlaboro kaj metis ghin sur ghustan lokon en la organizo de APEK.
Post Seattle-kunveno en 1993, libereco de komerco kaj investo chiam
estis prenita kiel primara celo kaj gravita punkto de APEK, kaj
ekonomia-teknologia kunlaboro neniam estis unuope prezentita en
la kunveno. Sed en la ministra kunveno en Manilo oni unuafoje kaj
ekskluzive aprobis dokumenton pri ekonomia-teknologia kunlaboro.
Tio ebligis al ekonomia-teknologia kunlaboro akiri meritan atenton
kaj plene montris esperon de la disvolvighantaj membroj sur APEK.
II. La aprobo de la "Agad-plano
de Manilo" praktikebligis la "Tagordon de Osaka-Agado"
kaj pushis al efektiviga stadio la liberecon kaj facilecon de komerco
kaj investo de APEK. La individuaj agad-planoj de la membroj estis
la plej praktika enhavo de la "Agad-plano de Manilo".
Pro la malsameco de fokuso de interesoj, en la neimpostata kampo
du trionoj de la membroj elmetis rimedojn de redukto kaj limigo,
kaj duono de ili promesis altigi travideblecon. Malgrau la diverseco
de le membroj de APEK, en unu jaro oni atingis akordon; estis malfacile
akiri tian sukceson. La aprobo kaj praktikado de la "Agad-plano
de Manilo" markis novan disvolvighan etapon de la organizo
de APEK.
III. Konfirmighis la celo de strebo
al daura kresko kaj justa disvolvigho.
Deklaracio
Aprobitaj estis la "Agad-plano de Manilo"
kaj la "Skiza Deklaracio de Ekonomia-Teknologia Kunlaboro de
la Organizo de APEK"; publikigita estis la "Deklaracio
de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK: de Revo al Agado".
Seattle-kunveno
Bogor-kunveno
Osaka-kunveno
Vankuvero-kunveno
Kuala-Lumpuro-kunveno
Auckland-kunveno
Bruneja
Kunveno
|