La
plej okulfrapa karakterizajho de Osaka-kunveno estis elstarigo principo
de fleksebleco kaj nediskriminacio, akcento de memvoleco de la membrolandoj
en liberalisma proceso de komerco lau la respektiva stato.
Pri fleksebleco: En la kunveno oni unue
renkontis la problemon de sfero de komerca libereco. Inter Usono
kaj aliaj evoluintaj membroj kaj la disvolvighantaj membroj ekzistis
evidenta kontraustaro. Usono volis, ke komerca libereco ampleksu
chiujn ekonomiajn kampojn, kaj ne permesis escepton. Sed Korea Respubliko
kaj aliaj disvolvighantaj membroj proponis agi lau la konkretaj
statoj de la landoj. Japanio penis akordigi la aferon, kaj fine
en la dokumenton de Osaka-kunveno oni enskribis, ke fleksebleco
devas esti en la kampo de libereco.
Pri nediskriminacio: Tio signifas praktiki
principon de egalrajteco kaj nediskriminacio. Antaue Usono insistis,
ke ghi donos klauzojn de la plej favorataj nacioj lau la usona legho.
Tio estis direktita kontrau Chinio, kiu senkashe oponis kontrau
la diskriminacia principo de Usono. Fine en la dokumenton de Osaka-kunveno
oni enskribis, ke la membroj de APEK "penos efektivigi"
nediskriminacian principon, kio moderigis la kontraustaron inter
ambau flankoj.
Pri templimo de efektivigo de libereco de
komerco kaj investo: En la dokumenton de Osaka-kunveno oni enskribis
principon de fleksebleco, nome principon de "memvoleco"
por efektivigi la celon en limtempo. Krome Osaka-kunveno emfazis
la gravecon de ekonomia kunlaboro de la membrolandoj kaj prenis
tion chefa karakterizajho de Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de
APEK.
Deklaracio:
Aprobita estis la "Tagordo de Osaka-agado"
kaj publikigita la "Deklaracio de Agado de Ekonomiaj Gvidantoj
de APEK".
Seattle-kunveno
Bogor-kunveno
Subic-kunveno
Vankuvero-kunveno
Kuala-Lumpuro-kunveno
Auckland-kunveno
Bruneja
Kunveno
|