Ghi
okazis julie de 1997, post eksplodo de financa krizo de Azio. Ghia
chefa temo estis diskuti pri la azia financa krizo kaj pluapashe
movi liberecon de komerco kaj investo.
Deklaracio
"Deklaracio de Ekonomiaj Gvidantoj
de APEK -- Unuigu la Grandan Familion de APEK", serchas dauran
kreskon kaj justan disvolvighon de la Azi-Pacifika Regiono, kredante,
ke la ekonomio de la regiono daure ludos gvidan rolon en la monda
ekonomio. La deklaracio reemfazis la du hortabelojn difinitajn en
la "Bogor-eklaracio" pri libereco de komerco kaj investo;
alte taksis kaj subtenis la skizan interkonsenton faritan de altaj
financaj oficistoj de la Azi-Pacifika Regiono en Manilo; promesis
jaro post jaro plibonigi kaj kompletigi solflankan agad-planon kaj
aprobis la proponon efektivigi liberecon unue en 9 el la 15 fakoj
elmetitan de ministra kunveno; kaj akceptis Vjetnamion, Rusion kaj
Peruon kiel novajn membrojn de APEK. La gvidantoj dekretis al la
ministroj, ke ili ellaboru "Kunlaboran Tagordon de Scienca-Teknologia
Industrio Renkonte al la 21-a Jarcento" kaj prezentu raporton
en Kuala-Lumpuro-kunveno en 1998. La deklaracio postulis esplori
komputoran komercon, reakcentis akuratan plenumon de financa intertraktado
kadre de Monda Komerca Organizo (MKO) kaj donis grandan atenton
al konstruado de fundamenta instalajho, daura disvolvigho kaj aliaj
problemoj.
Seattle-kunveno
Bogor-kunveno
Osaka-kunveno
Subic-kunveno
Kuala-Lumpuro-kunveno
Auckland-kunveno
Bruneja
Kunveno
|