La Opia Milito en 1840 estis turnopunkto en la historio de Chinio.
En la unuaj jaroj de la 19-a jarcento Britio grandkvante vendis
opion al Chinio. Pro tio Chinio perdis multe da arghento kaj malfacilighis
la financo de la registaro. En 1839 la registaro de Qing-dinastio
sendis Lin Zexu al Kantono por malpermesi toksighon de opio. Por
defendi sian opian komercon, Britio levis agresan militon kontrau
Chinio en 1840. Lin Zexu kaj patriotaj armeanoj kaj popolanoj morte
rezistis la agreson. Sed la putra registaro klopodadis por atingi
kompromison kun la agresantoj. Rezulte de tio la registaroj de Chinio
kaj Britio subskribis la "Nankinan Traktaton", kiu terure
humiligis kaj damaghis Chinion. De tiu tempo Chinio falis en duonkolonian
kaj duonfeudan socion. Post la Opia Milito Britio, Usono, Francio,
Rusio kaj Japanio unu post alia devigis la chinan registaron subskribi
diversajn neegalajn traktatojn, perforte postulis koncesion kaj
dividis Chinion en iliajn influsferojn. Por oponi kontrau la feuda
subpremokaj fremdlanda agreso, la china popolo faris bravan batalon
kaj aperis multaj herooj. La revolucio Taipingtianguo (Paca Chiela
Regno) gvidata de Hong Xiuquan en 1851 estis la plej granda kamparana
revolucia movado en la moderna historio de Chinio. La burgha demokratia
revolucio en 1911 gvidata de Sun Yatsen renversis la regadon de
Qing-dinastio, kio metis punkton al la feuda monarkia regado dauranta
2000 jarojn. Li fondis la Provizoran Registaron de la Respubliko
de Chinio. Tio havas grandan signifon en la moderna historio de
Chinio. Sed la burgharo kompromisis kaj cedadis, kio donis al Yuan
Shikai, chefo de la nordaj militaristoj, shancon uzurpi la frukton
de la revolucio. La china popolo falis refoje en suferojn.
|