Sub la influo de la Oktobra Revolucio de Rusio, eksplodis en 1919
en Chinio la kontrauimperiisma kaj kontraufeudisma Movado de Kvara
de Majo levita de patriotaj studentoj kaj de tiam la china proletaro
ascendis la politikan scenejon. La movado estas marko de turnigho
de la malnovdemokratia revolucio de Chinio al la novdemokratia revolucio.
Dank' al la movado marksismo-leninismo pluapashe disvastighis en
Chinio kaj kombinighis kun la praktiko de la china revolucio kaj
pretighis la kondichoj por fondigho de la Komunista Partio de Chinio.
En julio de 1921, en la nomo de la komunistaj grupoj de diversaj
lokoj de Chinio, Mao Zedong, Dong Biwu, Chen Tanqiu, He Shuheng,
Wang Jinmei, Deng Enming, Li Da kaj aliaj kvin reprezentantoj cheestis
la Unuan Tutlandan Kongreson
de la Komunista Partio de Chinio okazigitan en Shanhajo, kio markis
la fondighon de la Komunista Partio de Chinio. En 1924 Sun Yatsen,
pioniro de la china demokratia revolucio kaj fondinto de Kuomintango,
aktive kunlaboris kun la Komunista Partio de Chinio kaj kune faris
Nordan Ekspedicion kun laboristoj kaj kamparanoj kiel la chefa forto.
Sun Yatsen forpasis en 1925 kaj la dekstrema kliko de Kuomintango
reprezentata de Chiang Kajshek faris kontraurevolucian puchon en
1927, masakris komunistojn kaj aliajn revoluciulojn kaj fondis la
Kuomintangan registaron en Nankino. Estingighis la vigla revolucio.
De tiu tempo la china popolo gvidata de la Kompartio faris 10-jaran
militon de agrara revolucio por oponi kontrau la reakcia regado
de Kuomintango. Oni nomis la militon "Dekjara Enlanda Milito".
En julio de 1937 Japanio
levis plenampleksan agreson kontrau Chinio. Trupoj de Kuomintango
rezistis en frontaj batalejoj kaj peze batis la japanajn trupojn.
La Okavoja Armeo kaj la Nova Kvara Armeo gvidataj de la Komunista
Partio de Chinio malfermis batalejojn malantau la malamikoj kaj
rezistis plejparton de la japanaj trupoj malgrau tre malfacilaj
kondichoj, ludante decidan rolon en venko super la japana agreso.
La 15-an de augusto de 1945 Japanio proklamis senkondichan kapitulacon.
Ekde junio de 1946 Kuomintangaj trupoj levis senprecedence grandan
atakon kontrau la liberigitaj regionoj regataj de la Komunista Partio
de Chinio. Por radikale liberigi la chinan popolon, la Komunista
Partio de Chinio kaj la armeoj kaj la popolo de la liberigitaj regionoj
faris tutlandan Liberigan Militon. Per tri grandaj kampanjoj Liaoning-Shenyang,
Huaihai kaj Beiping-Tianjin, la Komunista Partio de Chinio venkis
Kuomintangon kaj gajnis la grandan venkon de la novdemokratia revolucio
de Chinio.
|