|
La
1-an de oktobro de 1949 okazis sur Tian'anmen-placo grandioza
mitingo por
celebri fondighon de la nova Chinio.
Prezidanto Mao Zedong proklamis la
fondighon de la China Popola Respubliko.
|
De la 21-a ghis la 30-a de septembro de 1949 okazis en Pekino okazis
la Unua Plena Sesio de la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco partoprenata de reprezentantoj de la politikaj partioj,
popolaj organizoj kaj sociaj rondoj kaj senpartiaj demokratoj. La
sesio ellaboris "Komunan Programon" ludantan la rolon
de provizora konstitucio, elektis la Komitaton de la Centra Popola
Registaro kun Mao Zedong kiel prezidanto kaj nomumis Zhou Enlai
chefministro de la Shtata Konsilio kaj ministro de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj. En la 1-a de oktobro 300 mil homoj mitingis
sur Tian'anmen-placo por celebri fondighon de la nova Chinio. Prezidanto
Mao Zedong solene proklamis la oficialan fondighon de la China Popola
Respubliko.
Post la fondigho de la nova Chinio estis restariga periodo de la
nacia ekonomio. Disvolvante produktadon, Chinio penadis por pasho
post pasho starigi komunan posedsistemon de produktaj rimedoj. De
1953 ghis 1956 oni faris grandskalan socialisman transformadon kaj
antautempe plenumis la Unuan Kvinjaran Planon (1953- 1957) de la
nacia ekonomio, konstruis nombron da bazaj industrioj bezonataj
de industriigo de la lando, kiel ekzemple fabrikado de aviadilo
kaj auto, fabrikado de peza kaj preciza mashinoj, fabrikado de elektreja
ekipajhoj, fabrikado de metalurgia kaj mineja ekipajhoj kaj metalurgio
de altklasa alojo kaj neferaj metaloj. En la 10 jaroj de 1957 ghis
1966 antau la "Kultura Revolucio" la fiksa kapitalo de
|
Deng
Xiaoping en inspektado en
la Speciala Ekonomia Distrikto de Shenzhen en 1992.
|
la china industrio trioblighis lau origina prezo
en komparo kun tiu de 1956, dum enspezo de landanoj kreskis je 58%
lau komparebla prezo. La kvanto de chefaj industriaj produktajhoj
kreskis kelkoble auech dekkelkoble, kaj starighis novaj industriaj
branchoj. La agrikultura fundamenta konstruado kaj teknologia reformado
estis vaste disvolvataj, 6-oblighis la nombro de traktoroj kaj uzita
kvanto de kemia sterko. La "Perspektiva Plano de Disvolvigho
de Sciencoj kaj Teknologio por 12 jaroj de 1956 ghis 1967" estis
antautempe efektivigita, kaj rapide disvolvighis multaj novaj sciencoj
kaj teknologioj. En tiuj 10 jaroj la Komunista Partio de Chinio kaj
la registaro faris seriozajn erarojn, kio pushis la nacian ekonomion
en grandan malfacilon.
La "Kultura Revoluio" de majo de 1966 ghis oktobro de
1976 estis iniciatita kaj gvidata de prezidanto Mao Zedong. Utiligante
la mispashojn de Mao Zedong en lia maljuneco, la kontraurevoluciaj
klikoj de Lin Biao kaj Jiang Qing multe krimis damaghante la nacion
kaj la popolon. En oktobro de 1976, kun la subteno de la popolo,
la Komunista Partio de Chinio venkis la kontraurevolucian klikon
estratan de Jiang Qing, edzino de Mao Zedong, kaj Chinio eniris
en novan disvolvighan etapon.
|
Vespere
de la 31-a de decembro de 1999 kaj frumatene de la 1-a
de januaro de 2000
pekinanoj okazigis
ceremonion sur la China Jarcenta Altaro por bonvenigi novan
jarmilon. Prezidanto Jiang Zemin cheestis la inauguron de
la altaro.
|
En julio de 1977, lau la forta postulo de la popolo, oni redonis
al Deng Xiaoping chiujn oficojn en kaj ekster la Komunista Partio
de Chinio forprenitajn en la "Kultura Revolucio". La Tria
Plena Sesio de la 11-a Centra Komitato de la Komunista Partio de
Chinio okazigita en 1978 markis grandan signifoplenan turnighon
de nova Chinio post ghia fondigho. Ekde 1979 Chinio praktikadis
reformadon kaj pordmalfermon iniciatitajn de Deng Xiaoping kaj radikale
korektis la maldekstremajn erarojn de la "Kultura Revolucio"
kaj tiujn de pli frua tempo, translokis la chefan punkton de laboro
al moderniga konstruado, plenforte reguligis la proporciajn rilatojn
de la nacia ekonomio, reformis la ekonomian kaj politikan sistemojn,
kaj difinis por si la vojon de socialisma moderniga konstruado kun
china karakterizajho. Dank' al reformado kaj pordmalfermo la fizionomio
de la shtato ricevis profundan shanghighon, ke tiu periodo estis
la plej prospera post la fondigho de la nova Chinio kaj ankau plej
favora al la popolo. Ekde 1989, kiam Jiang Zeming ekfunkciis kiel
la ghenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio
de Chinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komitato kaj shtata
prezidanto en 1993, li gvidis la triageneracian gvidan kolektivon,
persistis en la politiko de reformado kaj pordmalfermo kaj heredis
ghin sinapoge sur Dengxiaoping-teorio, stabiligis la politikan situacion
de la shtato, disvolvis la ekonomion kaj vigligis la diplomation,
kio estis aplaudata de la popolo.
|