Lau la memstara, sendependa kaj paca diplomatia politiko,
surbaze de la diplomatia principo difinita che la fondigho de la
nova Chinio, la china registaro starigis diplomatiajn rilatojn kun
l9 landoj en la periodo de oktobro de 1949 ghis majo de 1951. En
la postaj 50-aj jaroj kaj la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento,
granda nombro da nove sendependighintaj landoj starigis diplomatiajn
rilatojn kun Chinio. Ghis la fino de 1969 Chinio havis diplomatiajn
rilatojn kun 50 landoj. En la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento,
post kiam malfermighis la pordo por normaligho de la china-usonaj
interrilatoj kaj Chinio reakiris la leghan lokon en UN kaj ghia
Konsilio de Sekureco, Japanio, Usono, europaj landoj kaj granda
nombro da landoj de la tria mondo starigis diplomatiajn rilatojn
kun Chinio, kaj ghis la fino de 1979 jam 121 landoj starigis diplomatiajn
rilatojn kun Chinio. En la 80-aj jaroj Chinio starigis diplomatiajn
rilatojn kun nombro da landoj de Azio, Afriko, Latin-ameriko kaj
Oceanio. En la 90-aj jaroj Chinio starigis diplomatiajn rilatojn
kun la sendependighintaj respublikoj de Sovetunio, Izraelio, Respubliko
de Koreio kaj Sud-Afrika Respubliko. En la 20-a de majo de 2002
Chinio la unua starigis diplomatiajn rilatojn kun la Orienta Timoro
kaj ghis tiam Chinio starigis diplomatiajn rilatojn kun 163 landoj.
|