Geografio
Historio
Loghantaro kaj nacioj
Religioj kaj moroj
Administraj distriktoj
Politiko kaj Shtataj organoj
Socia garantio
 
Eksteraj rilatoj
 
Diplomatiaj organoj kaj societoj
Diplomatiaj organoj kaj societoj

La chefaj diplomatiaj organoj kaj societoj de Chinio estas la Ministerio de Eksteraj Aferoj de la China Popola Respubliko, la China Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj la China Popola Instituto de Eksteraj Aferoj.

Ministerio de Eksteraj Aferoj de la China Popola Respubliko

La Ministerio de Eksteraj Aferoj de la China Popola Respubliko estas la plenuma departemento de la china registaro en traktado de la aferoj inter Chinio kaj aliaj landoj kaj ankau pri konsulado. Chiuj provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj havas departementon de eksteraj aferoj kaj sin submetas al la gvido de la Ministerio de Eksteraj Aferoj. Krome la ministerio instalis en la specialaj administraj regionoj delegitejon, kiu estas organo traktanta diplomatiajn aferojn administratajn de la centra registaro kaj koncernantajn la regionon, kaj ankau kanalo, tra kiu la regiono sin ligas kun la centra registaro pri tiaj diplomatiaj aferoj.

China Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj

La asocio estis fondita en majo de 1954 kaj ghia celo estas akceli la amikecon kaj interkomprenon de la china popolo kaj la popoloj de aliaj landoj. Reprezentante la chinan popolon, ghi kontaktas amikajn organizojn kaj personojn de aliaj landoj kaj faras interkomunikadon. Ghi havas filiojn en chiuj provincoj kaj autonomaj regionoj.

China Popola Instituto de Eksteraj Aferoj

La instituto estis fondita en decembro de 1949. Ghi studas internaciajn problemojn kaj diplomatiajn politikojn, faras internacian interkomunikadon kaj disvolvas popolan diplomatian aktivadon por akceli interkomprenon kaj amikecon de la china popolo kun la popoloj de aliaj landoj kaj akceli disvolvighon de la interrilatoj de Chinio kun aliaj landoj. La instituto sin okupas pri interkomunikado kaj kontakto kun politikaj aktivuloj, diplomatoj, mondumanoj kaj organoj kaj fakuloj pri internaciaj problemoj en multaj landoj. Krome ghi okazigas kaj cheestas diversajn simpoziojn kaj kolokvojn por fari esploradon kaj intershanghi opiniojn pri la internaciaj problemoj.