Che sia fondigho en la 1-a de oktobro de 1949 la china
registaro solene proklamis: "La registaro estas la unika legha
registaro reprezentanta la Chinan Popolan Respublikon. Chinio volontas
starigi diplomatiajn rilatojn kun chiuj alilandaj registaroj, kiuj
volas observi la principon de egalrajteco, reciproka utilo kaj reciproka
respekto al la teritoria suvereneco."
En la mondo estas nur unu Chinio, kaj Taiwan-provinco
estas neapartigebla teritorio de la China Popola Respubliko. La
landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Chinio, devas rompi
chiujn diplomatiajn rilatojn kun la instanco de Taiwan kaj rekoni,
ke la registaro de la China Popola Respubliko estas la unika legha
registaro de Chinio. La china registaro ne toleras intrigon de "du
Chinioj" kaj "unu Chinio kaj unu Taiwan", nek tion,
ke landoj, kiuj starigis oficialajn diplomatiajn rilatojn kun Chinio,
starigos kun la instanco de Taiwan oficialajn rilatojn en ajna formo.
|