Ni ĝoje informas vin, ke ni (El Popola Ĉinio) fondis Turisman Fakon por akcepti esperantistojn kaj amikojn el diversaj landoj. Ni povas helpi vin rezervi hotelon, flugbileton kaj aranĝi ekskursojn. Bonvolu kontaktiĝi kun Wang Ruixiang (direktoro de la fako), se vi interesiĝas pri tio. Ni sincere esperas, ke vi vizitos nian landon kaj ĝuos agrablajn tagojn en ĝi.
Ni rekomendas al vi ok konstantajn itinerojn je viaj referenco kaj elekto.
Ni deziras, ke vi povu organizi karavanon al Ĉinio, leginte la supre menciitajn itinerojn. Ni tre ŝatas kunlabori kun turismaj servoj de diversaj landoj. Kun multaj dankoj ni atendos vian respondon.
Nia retpoŝto estas: Turismafakodeepc@sina.com;libroservodeepc@163.com; zhonghuashixie@163.com. Telefono: 86-10-68995937. Telefakso: 86-10-68321808. Poŝtadreso: Turisma Fako de El Popola Ĉinio, P.O. Kesto 77,100037 Beijing, Ĉinio
(Wang Ruixiang)
Itinero 1: Ŝanhajo -- Guilin -- Xi’an -- Pekino
Itinero 2: Ŝanhajo -- Zhouzhuang -- Suzhou -- Hangzhou -- Pekino
Itinero 3: Kunming -- Dali -- Lijiang -- Xishuangbanna -- Kunming -- Pekino
Itinero 4: Shenyang -- Yanji -- Changbai-monto -- Yanji -- Pekino
Itinero 5: Pekino -- Xi’an -- Guilin
Itinero 6: Pekino -- Xi’an -- Dunhuang -- Turpan -- Urumqi -- Pekino
Itinero 7: Pekino -- Chengdu -- Chongqing -- Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero -- Yichang -- Ŝanhajo
Itinero 8: Pekino -- Chengdu -- Lhasa -- Chengdu
|