La
skribajhoj sur testudaj sheloj malkovritaj en 1899 inspiris arkeologojn
al prifosado de la ruino de Shang-dinastio, kies eltrovo markis
la naskon de la moderna china arkeologio.
Iun tagon de 1899, s-ro Wang Yiron, fakulo
pri studo de skribajhoj sur antikvaj bronzajhoj kaj shtonaj objektoj,
achetis en apoteko de Pekino kontraumalariajn drogojn, inter kiuj
estis pecoj de testuda shelo, kaj li surprizighis, ke sur ili legighas
nekonataj antikvaj vortoj. Jen la plej antikva skriba lingvo de
Chinio eltrovita. Post kiam la informo cirkulis, testudaj sheloj
ighis valora antikvajho. Por profitego komercistoj por longa tempo
gardis kiel sekreton la lokon - Xiaotun en Anyang, Henan-provinco,
kie oni elterigis tiujn testudajn shelojn. Nur en 1908 arkeologoj
konstatis, ke Xiaotun estas la ruino de la chefurbo de Shang-dinastio,
kiu silentis jam pli ol 3 mil jarojn.
De
1928 ghis la printempo de 1937 chinaj arkeologoj 15-foje faris sciencan
prifosadon de la ruino, kies amplekso kaj sukceso estis grandaj
kaj metis bazon por la moderna china arkeologio. En 1939, du jarojn
post eksplodo de la Kontraujapana Rezistmilito, la prifosado devigite
chesis. En 1950 arkeologoj de la nova Chinio rekomencis la prifosadon.
Post entute pli-ol-70-jara prifosado la ruino de Shang-dinastio
kun areo de pli ol 30 kvadrataj kilometroj finfine aperis antau
ni. En la ruino, krom skribo sur testudaj sheloj, estas ankau multaj
aliaj valorajhoj: tomboj kaj kavoj por kultado
kaj por chevaloj kaj charoj. En la mezo imponas la ruinoj de imperiestra
palaco kaj temploj, kie imperiestroj kaj princoj kultis siajn prapatrojn.
Tiuj ruinoj kaj historiaj objektoj montras unuflanke la socian vivon
antau 3 mil jaroj kaj aliflanke la tiamajn civilizacion kaj teknologion.
La granda ding-o (kvarpieda ujo) Simuwu estis elterigita en la ruino
de Shang-dinastio en 1939. Char oni ne povis transporti ghin kaj
timis, ke ghi estos alproprigita de japanaj agresantoj, oni denove
enterigis ghin. En 1946 oni reelterigis ghin. Nun ghi estas montrata
en la China Historia Muzeo kiel trezoro.
Dunhuang:
arta trezorejo eksterordinara
Pekin-homo:
prapatro antau 500 mil jaroj
Dingling:
grandioza subtera palaco
Mancheng:
jadaj vestoj kaj palaca lanterno
Han-dinastia
tombo Mawangdui: kadavro antau 2 mil jaroj
Hemudu:
antikva riz-kultura vilagho
Argilaj
militistoj kaj chevaloj: gvardio de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio
Gamo-sonorilaro:
atesto de la kulturo de rita muziko
Famen-templo:
fingra restajho de Shakjamunio
Revenu
|