Che Mawangdui
en la orienta antauurbo de Changsha, chefurbo de Hunan-provinco,
Chinio, trovighas du teramasoj altaj ch. 17 m., unu oriente kaj
la alia okcidente. Laudire la loko estas tombejo de la familio de
Ma Yi, estro de Chu-regno en la Kvin Dinastioj (907-960). Vintre
de 1971, konstruistoj malkovris tie tombon de Han-dinastio.
El
la miloj da historiaj objektoj malkovritaj en la tri tombokavoj
de Mawangdui tre famas la silkajhoj kaj bambuaj slipoj kun skribajhoj
kaj T-forma silkajho kun simetrie farita flulinia pentrajho en buntaj
koloroj. La maldika robo longa je 160 cm. kaj peza je nur 48 g.
estas tre rara trezoro. Sed la plej atento-altira estas la kadavro
de virino antau 2 mil jaroj tre bone konservata. La hauto kaj haroj
estas sendifektaj, la fingroj -- klaraj je spiralaj kaneloj kaj
la subhauta graso -- dika. Kiam oni injektis al ghi antisepsajhon,
la histo restas ankorau elasta kaj la artikoj de la kvar membroj
-- flekseblaj. En la stomako trovighas 138 melonsemoj. Tre simila
al la fresha, ghi estas malseka kadavro, tute diferenca de mumio,
de seka au ledeca kadavro. Tio estas ege rara en la notoj pri antikvaj
kadavroj en la mondo.
En majo 1972 oni unuafoje ekspoziciis la
kadavron en la Hunan-a Muzeo. Chiutage 10 mil homoj vizitis la muzeon
kaj foje 14 mil, ech la vitra pordego de la muzeo estis disrompita
pro interpushighado de vizitantoj.
La
ruino de Shang-dinastio: chefurbo antau 3 mil jaroj
Dunhuang:
arta trezorejo eksterordinara
Pekin-homo:
prapatro antau 500 mil jaroj
Dingling:
grandioza subtera palaco
Mancheng:
jadaj vestoj kaj palaca lanterno
Hemudu:
antikva riz-kultura vilagho
Argilaj
militistoj kaj chevaloj: gvardio de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio
Gamo-sonorilaro:
atesto de la kulturo de rita muziko
Famen-templo:
fingra restajho de Shakjamunio
Revenu
|