La
vilagho Hemudu trovighas en Yuyao-gubernio, Zhejiang-provinco. En
junio 1973 oni malkovris tie, dum konstruado de hidroelektrejo,
arojn da tre malofte videblaj nigraj fajencaj pecoj, lignajn dom-restajhojn
kaj ostojn de antikvaj bestoj. Konstatinte, ke ili estas historiaj
objektoj apartenantaj al neolitiko, oni komencis la prifosadon por
protekti la ruinon.
La ruino kun areo de pli ol 40 mil kvadrataj
metroj prezentas la kulturon de kvar antauhistoriaj periodoj. Ghia
plej antikva tavolo datighis antau pli ol 7 mil jaroj. Tie oni elterigis
multajn laborilojn, chiutagajn uzajhojn,
ornamajhojn, bone konservatajn lignajn dom-restajhojn kaj lignan
puton en groteska formo. Kaj la eltrovo de 120 tunoj da kultivita
rizo faris sensacion inter la fakuloj de la mondo. Krome, en la
ruino oni malkovris ankau restajhojn de natura lako plej frue uzata
kaj tiujn de porkoj kaj bubaloj plej frue bredataj en Chinio au
en la mondo.
La malkovro de la ruino Hemudu nekontesteble
pruvas, ke antau 7 mil jaroj ekzistis jam altgrada kulturo en la
baseno de Yangzi-rivero.
La
ruino de Shang-dinastio: chefurbo antau 3 mil jaroj
Dunhuang:
arta trezorejo eksterordinara
Pekin-homo:
prapatro antau 500 mil jaroj
Dingling:
grandioza subtera palaco
Mancheng:
jadaj vestoj kaj palaca lanterno
Han-dinastia
tombo Mawangdui: kadavro antau 2 mil jaroj
Argilaj
militistoj kaj chevaloj: gvardio de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio
Gamo-sonorilaro:
atesto de la kulturo de rita muziko
Famen-templo:
fingra restajho de Shakjamunio
Revenu
|