Unua-pagho>> Kulturo >> Arkeologio

 

 

 

 


Famen-templo: fingra restajho de Shakjamunio

    Famen-templo, fama antikva templo de Chinio, situas en la urbeto Famen 10 km. norde de la gubernio Fufeng, Shaanxi-provinco. La pagodo de la templo estis konstruita en 601. Ghi, farita el ligno, servis kiel relikvostupao. En 1567 ghi detruighis kaj en 1573 oni rekonstruis ghin kiel 13-etaghan kaj ok-angulan pagodon el brikoj. En augusto 1981 ghi disfalis pro senchesa pluvego. Por rekonstrui ghin, arkeologoj prifosis ghian ruinon en 1987 kaj 1988. Intertempe oni malkovris ghian subteran palacon plenan de raraj trezoroj.
    La subtera palaco sin kashas meze de la bazo de la pagodo en formo ¼×, longa je 21.12 m. kaj alta je 1.87 m. La historiaj objektoj en ghi povas esti dividitaj en du partojn: A. kvar altvaloraj trezoroj de budhismo -- fingraj restajhoj de Shakjamunio; B. pli ol 170 objektoj uzataj por kulti liajn restajhojn. Ili, multnombraj kaj altgradaj, montris la plej altan teknologian nivelon de tiu periodo. El ili la plej valora estas statuo de bodisatvo alta je 38.5 cm. kaj peza je 1926 g. Ghi estas atesto de la lasta bonvenigo de liaj restajhoj en Tang-dinastio (618-907) kaj unika historia objekto kun imperiestra nomo.
    Krome, dekkelkaj porcelanajhoj konservataj en la subtera palaco de Famen-templo solvis la enigmon de porcelanajho kun sekreta koloro (tia porcelanajho estis disponata nur de imperiestra familio). Kaj granda kvanto da delikataj teksajhoj eltrovitaj en ghi reflektis la plej altan nivelon de la teksa tekniko kaj arto de Tang-dinastio.

La ruino de Shang-dinastio: chefurbo antau 3 mil jaroj
Dunhuang: arta trezorejo eksterordinara
Pekin-homo: prapatro antau 500 mil jaroj
Dingling: grandioza subtera palaco
Mancheng: jadaj vestoj kaj palaca lanterno
Han-dinastia tombo Mawangdui: kadavro antau 2 mil jaroj
Hemudu: antikva riz-kultura vilagho
Argilaj militistoj kaj chevaloj: gvardio de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio
Gamo-sonorilaro: atesto de la kulturo de rita muziko

Revenu