Unua-pagho>> Kulturo >> Arkeologio

 

 

 

 


Dunhuang: arta trezorejo eksterordinara

    Mogao-kavernaro en Dunhuang ighis arta sanktejo de religio pro tio, ke tie konservighas mirinde multnombraj statuoj kaj freskoj faritaj dum la periodo de la Nordaj Dinastioj (386-581) ghis Yuan-dinastio (1206-1368). Laudire, se oni interligas la freskojn en Mogao-kavernaro, ilia longeco superas 30 km. En 1900 oni hazarde malkovris sekretan kavernon kun sennombraj antikvaj sutroj, broditaj bildoj, skribajhoj, religiaj instrumentoj kaj aliaj valorajhoj. Tio faris grandan sensacion. Jen naskighis nova fako en la mondo, t.e. Dunhuangologio.
    Wang Yuanlu, kiu fughis de Hubei-provinco al Gansu-provinco pro natura katastrofo, farighis intendanto de Mogao-kavernaro. Matene de la 26-a de majo 1900, kiam li forigis sablon de iu kaverno, subite muro skuighis kaj fendighis: shajne kashighis interne sekreta kaverno. Li miris kaj tuj fosis la kavernon. Ho! Ghi estis plena de historiaj objektoj. Tio estas kaverno de sutroj.
    Tamen la stulta Wang ne sciis, ke chiuj tiuj estas la plej brilaj kulturajhoj de la antikva Chinio, kaj la putra registaro de Qing-dinastio ne kapablis zorgi pri la eltrovo en malproksima dezerto, do aventuristoj el Rusio, Hungario, Francio, Japanio kaj aliaj landoj, kiuj venis lau informoj, achetis de Wang nekalkuleblajn valorajn sutrojn, pentrajhojn kaj statuojn per tre malmulte da mono. Unuvorte, ili posedis chion, kion ili povis transporti, kaj restis nur netransporteblaj freskoj kaj skulptajhoj. Hodiau, kiam fakuloj de la Dunhuang-a Instituto konsultas dokumentojn pri Dunhuang, ili devas acheti de alilandaj muzeoj koncernajn mikrofilmojn.

La ruino de Shang-dinastio: chefurbo antau 3 mil jaroj
Pekin-homo: prapatro antau 500 mil jaroj
Dingling: grandioza subtera palaco
Mancheng: jadaj vestoj kaj palaca lanterno
Han-dinastia tombo Mawangdui: kadavro antau 2 mil jaroj
Hemudu: antikva riz-kultura vilagho
Argilaj militistoj kaj chevaloj: gvardio de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio
Gamo-sonorilaro: atesto de la kulturo de rita muziko
Famen-templo: fingra restajho de Shakjamunio

Revenu