En
la 2-a de decembro 1929 la unua kompleta kranio de Pekin-homo malkovrighis
en Zhoukoudian, sudokcidenta Pekino. Dank' al tio, oni datis la
homan originon antau 100 mil jaroj.
En sudokcidenta Pekino staras malgranda
kalkshtona monto. Shtonhakistoj ofte trovis fosiliojn en sablo de
grotoj kaj montfendoj. La lokanoj vendis tiujn fosiliajn pecojn
al apoteko. En 1926 alilandaj fakuloj atestis, ke inter la fosilioj
elterigitaj en 1923 estas dento de praulo antau 500 mil jaroj, t.e.
Pekin-homo. En 1927 la China Instituto de
Enketo pri Restadejoj kaj la Medicina Insitituto "Harmonio"
en Pekino subskribis en la nomo de Chinio kaj Usono interkonsenton
pri sistema prifosado en Zhoukoudian. Monhelpis la Fonduso Rochefeller.
Ch. la 4-a posttagmeze de la 2-a de decembro
1929, kiam la suno subiris, estis malvarme. En malhela kandellumo
chirkau la fosejo, subite audighis lauta krio: "Kio? Kranio!"
Jen la unua kranio de Pekin-homo sensacia en la mondo.
La prifosado en Zhoukoudian dauris ghis
la 70-aj jaroj de la 20-a jc. Oni eltrovis ses kompletajn kaj preskau
kompletajn kraniojn kaj grandan kvanton da fosilioj de homaj ostoj,
inkl. de pli ol 40 skeletoj. Krome, multaj simplaj laboraj instrumentoj
kaj postsignoj de fajro-uzado estas valoraj por studo pri la prauloj
antau 500 mil jaroj. Ege bedaurindas, ke chiuj fosilioj eltrovitaj
dum la 20-30-aj jaroj perdighis dum la Pacifika Milito en 1941.
Rilataj
artikoloj:
Ruino
de restadejo de prahomoj en Zhoukoudian urghe bezonas prizorgon
La
ruino de Shang-dinastio: chefurbo antau 3 mil jaroj
Dunhuang:
arta trezorejo eksterordinara
Dingling:
grandioza subtera palaco
Mancheng:
jadaj vestoj kaj palaca lanterno
Han-dinastia
tombo Mawangdui: kadavro antau 2 mil jaroj
Hemudu:
antikva riz-kultura vilagho
Argilaj
militistoj kaj chevaloj: gvardio de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio
Gamo-sonorilaro:
atesto de la kulturo de rita muziko
Famen-templo:
fingra restajho de Shakjamunio
Revenu
|