En
Mancheng-gubernio je 20 km nordokcidente de Baoding, Hebei-provinco,
staras monteto, kiun oni nomas deantikve Monarka Mauzoleo. La lokanoj
pretendas, ke ili estas posteuloj de gardistoj de la tombejo, sed
neniu scias pli detale. En 1968 tiu antikva enigmo estis solvita
en shtonhakado.
La prifosado de la mauzoleoj de Han-dinastio
en Mancheng plurfoje kulminis. La grandeco de la subteraj palacoj
kaj multeco de la historiaj objektoj estis ekster la atendo de la
arkeologoj. La konstato montras, ke en la mauzoleo ripozas Liu Sheng,
la unua princo de la princlando Zhongshan de la Okcidenta Han-dianstio
(206 a.K. - 24 p.K.). Li regis 42 jarojn kaj mortis en la jaro 113
a.K. Post prifosado de la mauzoleo de Liu Sheng, historiisto Guo
Moruo asertis lau la sepulta moro de la Okcidenta Han-dinastio,
ke norde de lia mauzoleo estas tiu de lia edzino. Poste, ghuste
en tiu loko oni trovis la mauzoleon de lia edzino.
La
du mauzoleoj estis gigantaj kaj bone konservitaj kun klaraj datoj
kaj multaj historiaj objektoj. Tio estas granda afero en la historio
de la china arkeologio. Estas plej ghojiga, ke inter la entombigitajhoj
estis kelkaj raraj trezoroj: du bone konservitaj, sed unuafoje malkovritaj
vestoj faritaj el pli ol 4600 jadaj pecoj interligitaj per oraj
fadenoj en totala pezo de 1800 g., kaj la fama eleganta palaca lanterno
"Changxin", kiun palaca servistino gracie tenas ambaumane.
Krome, estas luksa kaj eleganta incensujo. Chio tio pruvas, ke en
la Okcidenta Han-dinastio la metiarto jam atingis altan nivelon.
La
ruino de Shang-dinastio: chefurbo antau 3 mil jaroj
Dunhuang:
arta trezorejo eksterordinara
Pekin-homo:
prapatro antau 500 mil jaroj
Dingling:
grandioza subtera palaco
Han-dinastia
tombo Mawangdui: kadavro antau 2 mil jaroj
Hemudu:
antikva riz-kultura vilagho
Argilaj
militistoj kaj chevaloj: gvardio de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio
Gamo-sonorilaro:
atesto de la kulturo de rita muziko
Famen-templo:
fingra restajho de Shakjamunio
Revenu
|