Sude
de Jundu-monto en Changping-gubernio de Pekino imponas la Dek Tri
Mauzoleoj de 13 imperiestroj de Ming-dinastio (1368-1644) kun totala
areo de pli ol 40 kvadrataj kilometroj. Chirkauitaj de montoj kun
pitoreska pejzagho, la mauzoleoj malsamas je amplekso kaj lukseco,
tamen ghenerale similas iliaj arkitekturaj aranghoj kaj stiloj.
El ili plej famas la mauzoleoj Changling kaj Dingling. Maje de 1956,
post sankcio de la centra registaro, ekis la prifosado de la mauzoleo
Dingling. La grandioza kaj mistera subtera palaco estis malfermita.
En Dingling oni malkovris grandan kvanton
da raraj trezoroj. Krom la kadavroj de imperiestro Wanli kaj liaj
du edzinoj, trovighis ankau liaj robo kaj krono kaj kronoj de liaj
edzinoj. Sed dum la kultura revolucio (1966-1976) granda kvanto
da historiaj objektoj, inkl. de la tri kadavroj, estis forbruligitaj.
Krome, pro manko de tauga metodo konservi historiajn objektojn kaj
pro mislaboro, iuj trezoroj estis difektitaj. Ege maltrankvilaj
pri tio, iuj fakuloj skribis al la Shtata Konsilantaro pri protekto
de la historiaj objektoj. Poste, lau la ordono de chefministro Zhou
Enlai, oni chesigis la prifosadon de la mauzoleo Dingling.
La
ruino de Shang-dinastio: chefurbo antau 3 mil jaroj
Dunhuang:
arta trezorejo eksterordinara
Pekin-homo:
prapatro antau 500 mil jaroj
Mancheng:
jadaj vestoj kaj palaca lanterno
Han-dinastia
tombo Mawangdui: kadavro antau 2 mil jaroj
Hemudu:
antikva riz-kultura vilagho
Argilaj
militistoj kaj chevaloj: gvardio de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio
Gamo-sonorilaro:
atesto de la kulturo de rita muziko
Famen-templo:
fingra restajho de Shakjamunio
Revenu
|