Unua-pagho>> Kulturo >> Arkeologio

 

 

 

 


Gamo-sonorilaro: atesto de la kulturo de rita muziko

    En septembro 1977 oni malkovris dum konstruado argilajhojn kaj shtonplatojn che Leigudun tri kilometrojn nordokcidente de la gubernia urbo de Suixian, Hubei-provinco. En marto 1978 oni konstatis, ke la loko estas granda antikva tombejo, kiu areas 220 kvadratajn metrojn kaj kies lignaj cherkoj okupas pli ol 4/5 de la areo. Estas la unua fojo por Chinio malkovri tiel grandan tombejon el lignaj cherkoj. En la tombo, bone konservata, ripozas markizo Zeng, kun pli ol 7 mil kunentombigitajhoj, inkl. de raraj bronzaj ritiloj, antikvaj bataliloj, cheval-charoj, elegantaj orajhoj, jadajhoj, lakitaj lignajhoj kaj bambuaj slipoj kun skribajhoj.
    El tiuj elterigitaj historiaj objektoj la plej atento-altiraj estas 124 elegantaj muzikiloj, inkl. de gamo-sonorilaro, gamo-tintilaro, tamburoj, blovinstrumentoj, kordmuzikiloj, pajnoshalmoj, bambuaj flutoj k.a., el kiuj la plej imponaj estas bronza gamo-sonorilaro el 65 sonoriloj pendantaj lauvice de la gamoj, en ok grupoj sur trietagha framo longa je 7.48 m., largha je 3.35 m. kaj alta je 2.73 m., firme staranta pli ol 2 mil jarojn kun pezo de pli ol 2 mil kg. La gamo-sonorilaro, tre bone konservata, donas agrablajn sonojn. La provludo pruvis, ke ghiaj akorda, polifonia kaj aliaj rimedoj estas bone uzataj. Tio neis la malnovan diron, ke la sep chinaj muziknotoj originis de Europo. Kun la teknologia supereco la gamo-sonorilaro estas senprecedenca miraklo en la muzika historio de Chinio.

La ruino de Shang-dinastio: chefurbo antau 3 mil jaroj
Dunhuang: arta trezorejo eksterordinara
Pekin-homo: prapatro antau 500 mil jaroj
Dingling: grandioza subtera palaco
Mancheng: jadaj vestoj kaj palaca lanterno
Han-dinastia tombo Mawangdui: kadavro antau 2 mil jaroj
Hemudu: antikva riz-kultura vilagho
Argilaj militistoj kaj chevaloj: gvardio de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio
Famen-templo: fingra restajho de Shakjamunio

Revenu