La nacioj de Chinio havas siajn proprajn kutimojn de
manghado, vestado kaj loghado kauze de diferencoj en natura medio,
sociaj kondichoj kaj ekonomio.
Han-nacianoj en la nordo de Chinio shatas tritikajn
farunajhojn, kaj tiuj en la sudo shatas rizon. Ili preferas legomon,
fabon, viandon, fishon, ovon k.a. kaj akcentas gastronomion. Mongoloj
manghas chefe bovajhon, shafajhon kaj laktajhojn. Tibetanoj shatas
sekalan farunajhon kaj la pashtistoj bovajhon, shafajhon, laktan
teon kaj sekalan vinon. Ujguroj, kazahhoj kaj uzbekoj shatas bakitajn
shafajhojn en malgrandaj pecoj, salatan rizajhon kaj flanon. Kore-nacianoj
shatas mochion, malvarmajn vermichelojn kaj piklojn. Li-, Ghing-,
Taj-, Blang- kaj Hani-nacianoj shatas machadi areknukson.
Manchurinoj shatas porti manchur-stilan robon, mongoloj
mongolan robon kaj longajn botojn, tibetanoj tibetan robon kun zono
kaj botojn. Kore-nacianoj shatas porti shuojn shipformajn. Ujguroj
sendistinge de agho kaj sekso portas malaltan kvadratan chapeton.
Virinoj de Ji-, Mjau- kaj Jau-nacioj shatas porti multfaldan jupon
kaj sin ornami per orajhoj kaj arghentajhoj.
En regionoj dense longhataj de Han-nacianoj oni loghas
en domo kun korto. Pashtistoj en la Interna Mongolio, Xinjiang,
Qinghai kaj Gansu loghas en jurto, kaj Taj-, Ghuang-, Buji- k.a.
nacimalplimultoj en la sudo de Chinio loghas en domo sur fostoj.
En Chinio celebro de datreveno de naskightago ne estas
ghenerala kutimo. Oni okazigas celebron por naskightago en urboj
pli multe ol en la kamparo, por infanoj pli multe ol por junuloj,
kaj por maljunuloj pli multe ol por mezaghuloj. En la naskightago
familianoj kolektighas kaj manghas longajn vermichelojn por esprimi
bondeziron de longa vivo. En la urboj pli kaj pli multaj homoj shatas
manghi torton europstilan.
Por geedzighi chinoj devas sin registri che difinita
fako de loka registaro. Lau difino la minimuma edzightauta agho
por viro estas 22 jaroj, kaj tiu por virinoj 20 jaroj. Registrigho
che la registaro sufichas por atesti edzecon kaj ne estas nepre
necese okazigi ceremonion. Sed kutime la chinoj shatas okazigi ceremonion
kaj inviti al ghi parencojn kaj amikojn. Novgeedzoj donacas al ili
bombonojn kaj chi tiuj donacas al la novgeedzoj monon au ion alian.
Oni okazigas simplan funebran ceremonion por forpasinto.
Oni venas al sepultejo au la hejmo de la forpasinto por kondolenci.
Chefe oni sepultas per kremacio. Blanka koloro estas tradicia funebra
koloro, kaj la kondolencantoj portas sur sia brako rubandon el nigra
shtofo au blankan floron.
|