La china registaro chiam penas por akceli progreson
de ekonomio, kulturo, edukado k.a. en la regionoj de nacimalplimultoj
kaj plibonigi ilian materian vivon. Samtempe kun tio la china registaro
respektas la religian kredon kaj vivmanieron de la nacimalplimultoj
kaj penas protekti iliajn kulturajn heredajhojn.
|
Muzulmanoj
de Urumqi en diservo por celebri Korban-feston
|
En Tibeto plejparto de la tibetanoj kredas je lamaismo
(tibeta budhismo). En Tibeto estas pli ol 1700 lokoj por budhismaj
aktivadoj, kie vivas 46000 monahhoj kaj monahhinoj. Preskau chiuj
kredantoj de lamaismo havas en sia hejmo malgrandan sutrolegejon
au nichon. Chiujare miliono da religiuloj pilgrimas al Lhasa. En
la lastaj 20 jaroj la china registaro donis pli ol 200 milionojn
da juanoj (8.3 juanoj egalas 1 usonan dolaron) por ripari Potala-palacon,
Dazhao-templon kaj aliajn famajn lamaejojn. Krome la registaro asignis
specialan sumon da mono por rekompili kaj presi klasikajn tibetlingvajn
sutrojn kaj fondis lamaismajn institutojn en Pekino kaj Lhasa. En
1995, rigore konforme al la religia rito, oni serchadis kaj elektis
la reenkarnighinton de la Deka Banchen-lamao, kaj poste titolis
kaj surtronigis la 11-an Banchen-lamaon post sankcio de la Shtata
Konsilantaro.
En la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono kaj la Ningxia-a
Huj-nacia Autonoma Regiono, koncernaj departementoj de la registaroj
laueble servas al la pilgrimado de islamanoj. En la lastaj 20 jaroj
pli ol 40000 chinaj islamanoj pilgrimis al Mekko. Nun en Xinjiang
estas 23000 moskeoj kun 29000 funkciuloj.
La Islama Asocio de Xinjiang fondis seminarion kaj
eldonis Koranon en la ujgura lingvo. La china registaro respektas
la kutimojn de vivo kaj sepultado de islamanoj, ellaboris regularon
pri produktado de manghajhoj speciale por islamanoj kaj fondis islamanajn
tombejojn.
|