Chinio havas jenajn leghajn festojn: Novjara Festo
en la 1-a de januaro kun 3 feriaj tagoj; Printempa Festo (novjara
festo lau la china luna kalendaro) kun tri feriaj tagoj; Internacia
Virina Tago en la 8-a de marto; Arbariza Tago en la 12-a de marto;
Internacia Laborista Tago en la 1-a de majo kun tri feriaj tagoj;
China Junulara Tago en la 4-a de majo; Internacia Infana Tago en
la 1-a de junio; Armea Tago de la Popola Liberiga Armeo de Chinio
en la 1-a de augusto; Instruista Tago en la 10-a de septembro; Nacia
Tago en la 1-a de oktobro kun tri feriaj tagoj.
|
Taj-nacianoj
en la Akvoversha Festo
|
Krom la Prrintempa Festo Chinio havas ankau aliajn tradiciajn
festojn sen feria tago, ekzemple la Lanterna Festo, Tago de Klaro
kaj Brilo, Duobla-Kvina Festo, Autunmeza Festo kaj Duobla-Naua Festo.
Kaj iuj nacimalplimultoj havas siajn proprajn festojn: Taj-nacio
havas Akvovershan Feston, Mongol-nacio Nadamofeston, Ji-nacio Torchofeston,
Jau-nacio Danu-feston, Baj-nacio Martan Foiron, Ghuang-nacio Kantofeston,
Tibet-nacio Tibetan Novjaran Feston kaj Mjau-nacio Danco-feston.
|
Folklora
amuzado en foiro de la Printempa Festo en Pekino
|
Printempa Festo Kiam alproksimighas printempo,
la chinoj solene kaj varme celebras la unuan feston en jaro, la
Printempan Feston. Antau 1911 la chinoj ne havis Novjaran Tagon,
sed nur havis la Printempan Feston kiel novjaran feston. La Printempa
Festo estas en la unua tago de jaro lau la china luna kalendaro.
En la lasta vespero la familianoj devas reveni hejmen por havi abundan
kunmanghon. Post la vespermangho la familianoj babilas kaj sin amuzas
tra la tuta nokto por bonvenigi la novan jaron. En la unua tago
de la nova jaro oni varme salutas la najbarojn kaj vizitas amikojn
kaj parencojn por esprimi bondezirojn. En la Printempa Festo oni
faras multajn distrajhojn, ekzemple leona danco, drakolanterna danco,
shipodanco kaj stilzodanco.
|
Drakodanco
en la Lanterna Festo en Shaanxi-provinco
|
Lanterna Festo estas en la 15-a tago de la unua
monato lau la china luna kalendaro. Nokte de tiu tago aperas unuafoje
plenluno. La chinoj havas la kutimon manghi en tiu festo specialan
manghajhon: rizfaruna bulo farchita per dolchajho. En tiu festo
oni faras lanternojn por ornami kortojn kaj stratojn. Sur lanternoj
pendas slipoj kun enigmo.
Tago de Klaro kaj Brilo estas en la 4-, 5- au
6-a de aprilo. En tiu tago oni kultas siajn prapatrojn kaj iras
al tombejo por rememorigi la forpasintajn familianojn. Kaj nun oni
faras en tiu tago ankau ceremonion por rememorigi martirojn. Chirkau
tiu tago oni shatas ekskursi en antauurbo por ghui printempan etoson.
Duobla-Kvina Festo estas tago de memoro al la
patriota poeto Qu Yuan sindronigita en 278 a.K. Qu Yuan estis kortegano
de Chu-regno. Li havis grandan politikan ambicion por potencigi
sian patrion, sed li ne povis efektivigi sian idealon. Kiam la patrio
estis venkita de Qin-regno, li sin dronigis en Miluo-rivero en la
5-a tago de la kvina monato lau la china luna kalendaro. Popolanoj
serchadis lian kadavron, sed ne trovis. Ili volvis rizon per bambuaj
folioj kaj jhetis la bulojn en la riveron por ke la fishoj ne mordu
lian kadavron. De tiam oni havis la kutimon okazigi boatkonkurson
en tiu tago por simboli serchadon de lia kadavro kaj nun ankorau
faras tian manghajhon por rememorigi lin.
Autunmeza Festo estas en la 15-a de la oka monato
lau la china luna kalendaro. Antaue en tiu tago oni kultis la Lunan
Dion per lunkukoj. Post kulto la familianoj dividis la kukojn por
ghui sian kunestadon. Tiu kutimo ekzistas ech nun.
Duobla-Naua Festo estas en la 9-a de la 9-a monato
lau la china luna kalendaro. En tiu tago la chinoj kutime grimpas
monton, manghas kukojn, trinkas vinon kaj aprecas krizantemon. Antau
dekkelke da jaroj la chinoj prenis tiun tagon Maljunula Tago. En
tiu tago oni faras diversajn aktivadojn por esprimi respekton kaj
prizorgon al maljunuloj, invitas ilin al amuza kunveno ktp.
Novjara
festo de la luna kalendaro
|