La Konstitucio de Chinio difinas: La civitanoj de la
China Popola Respubliko ghuas liberecon de religia kredo; neniu
shtata organo, nek socia rondo nek individuo rajtas devigi civitanon
kredi au malkredi religion kaj rajtas diskriminacii kontrau kredantaj
kaj nekredantaj civitanoj. La kriminala kodo, civila charto, legho
de regiona autonomeco, eduka legho, labora legho, elekta legho de
popola kongreso kaj organiza legho de vilagha instanco, chiu havas
en si artikolojn pri protekto de religia kredo de la civitanoj kaj
malpermeso al diskriminacio kontrau religiaj kaj nereligiaj civitanoj.
La chefa enhavo de la politiko de la china registaro
rilate liberecon de religia kredo estas:
|
Montrado
de budho en Zhebang-lamaejo en Lhasa de Tibeto okaze de Xuedun-festo
|
Respekti kaj protekti liberecon de religia kredo. Chiu
civitano de Chinio havas la liberecon kredi au ne kredi je religioj,
la liberecon kredi je ajna religio; en sama religio oni havas la
leberecon kredi je ajna sekto, la liberecon komenci kredon au chesigi
kredon, unuvorte, prefero de religia kredo estas privata afero de
la civitanoj, kaj neniu shtata organo, societo kaj individuo rajtas
sin trudi al ghi. La kredantaj kaj nekredantaj civitanoj ghuas samajn
rajtojn donitajn de leghoj kaj same devas plenumi la devojn difinitajn
de leghoj.
|
Potala-palaco
en Lhasa de Tibeto, ekkonstruita en la 7-a jarcento
|
Protekti normalajn religiajn aktivadojn. Religiaj organizoj
kaj individuaj kredantoj mem zorgas pri chiuj normalaj aktivadoj
en komunaj religiaj lokoj au en hejmo, iliaj agadoj estas protektataj
de leghoj. "Reguloj pri Administrado de Lokoj de Religiaj Aktivadoj"
ellaborita de la china registaro difinas, ke la administrantoj de
la religiaj lokoj mem administras la lokojn, ghiaj leghaj rajtoj
kaj normalaj religiaj aktivadoj en la lokoj estas protektataj de
leghoj, atenco al la legha rajto de lokoj de religia aktivado estas
leghe punata.
|
Litaniado
de lamaoj en Yonghe-lamaejo en Pekino
|
Chiuj religioj estas egalrajtaj. En Chinio ne estas
religio okupanta apartan lokon inter la religioj. La registaro egale
traktas chiujn religiojn, kaj la religioj devas respekti unu alian
kaj pace kunekzisti. En Chinio religioj apartighas de regado kaj
edukado. La shtata instanco de Chinio ne servigas la religiojn al
si, dum la religioj ne sin trudas al administrado, justico kaj edukado
de la shtato.
Chiuj eklezioj en Chinio praktikas la politikon de memstareco,
sendependeco kaj memadministrado. La religiaj aferoj de Chinio estas
prizorgataj de la respektivaj eklezioj, religiaj funkciuloj kaj
kredantoj, kaj la religiaj aferoj kaj religiaj societoj de Chinio
ne submetighas al fremdlandaj fortoj. Chinaj eklezioj deziras havi
intervizitojn kun fremdlandaj eklezioj por interkomprenigho kaj
amikeco, sed la interkomunikado devas bazighi sur kompleta egaleco
kaj reciproka respekto.
|