La
Makaa Speciala Administra Distrikto situas okcidente de la enfluejo
de Perlo-rivero de Guangdong-provinco. Ghi distancas de Hongkong
40 marmejlojn kaj konsistas el Makao-duoninsulo kaj la insuloj Dangzai
kaj Luhuan, kun totala areo de 24 kvadrataj kilometroj. De antikveco
Makao estas parto de la teritorio de Chinio. En la 3-a jarcento
a.K., kiam la Unua Imperiestro de Qin-dinastio unuigis Chinion,
Makao jam estis prenita en la teritorion de Chinio kaj farighis
parto de Panyu-gubernio de Nanhai-prefektujo. Poste ghi estis enstrekita
en Xiangshan-gubernion (la nuna Zhongshan-gubernio).
En 1553 portugaloj subachetis la lokajn mandarenojn
de Guangdong kaj akiris la rajton ankri siajn shipojn che la dokoj
de Makao kaj fari negocojn. En 1557 ili eniris en Makaon kaj loghis
tie. Post la Opia Milito en 1840, profitante la malvenkon de la
registaro de Qing-dinastio, ili okupis la insulojn Dangzai kaj Luhuan.
En 1887 la portugala registaro devigis la kortegon de Qing-dinastio
subskribi la "Traktaton de Chinio kaj Portugalio (Projekto)"
kaj la "China-Portugalan Pekinan Traktaton", kiuj difinis,
ke "Portugalio chiam administros Makaon kaj de ghi dependantajn
lokojn, same kiel aliajn lokojn administratajn de Portugalio".
De tiam Portugalio okupadis Makaon. Sed la china popolo neniam agnoskis
la supre menciitajn neegalrajtajn traktatojn. La registaro de la
China Popola Respubliko multfoje deklaris, ke Makao chiam estas
parto de la teritorio de Chinio kaj la problemo pri Makao estas
postlasita de la historio, kaj chiam volas solvi la historian problemon
pere de paca intertraktado en konvena tempo.
En
1979, kiam Chinio kaj Portugalio starigis diplomatiajn rilatojn,
la portugala registaro agnoskis, ke Makao estas parto de la teritorio
de Chinio. Ambau registaroj interkonsentis solvi la problemon pri
Makao pere de intertraktado de la du registaroj en konvena tempo.
De junio de 1986 ghis marto de 1987, post 4-foja intertraktado,
ambau registaroj venis al interkonsento kaj oficiale subsiribis
en la 13-a de aprilo de 1987 la "Komunan Deklaron de la China
Popola Respubliko kaj la Portugala Respubliko pri la Problemo pri
Makao". La deklaro klare difinis, ke la registaro de la China
Popola Respubliko reprenos la suverenecon super Makao en la 20-a
de decembro de 1999.
En la 20-a de decembro de 1999 la registaroj de Chinio
kaj Portugalio akurate okazigis la ceremonion por transdono kaj
repreno de regpotenco de Makao kaj oni fondis samtempe la Makaan
Specialan Administran Distrikton. En la sama tago ekpraktikighis
la "Fundamenta Legho de la Makaa Speciala Administra Distrikto"
aprobita de la Unua Sesio de la Oka Tutlanda Popola Kongreso en
marto de 1993.
La china registaro praktikas en Makao la fundamentajn
politikojn "Unu lando, du sistemoj", "Makaanoj administras
Makaon" kaj altgradan autonomecon. La Makaa Speciala Administra
Distrikto ghuas altgradan autonomecon kaj praktikas la politikan
sistemon, ekonomian sistemon kaj kultura-edukan sistemon similajn
al tiuj en Hongkong. La nuna chefo de la Makaa Speciala Administra
Distrikto estas Edmund Ho Hau-wah.
|