Hongkong
situas che la sudorienta marbordo de Chinio, oriente de la delto
de Perlo-rivero. Ghi najbaras al la urbo Shenzhen de Guangdong-provinco
kaj konsistas el la insulo Hongkong, Kowloon kaj Xinjie, kun totala
areo de 1092 kvadrataj kilometroj. De antikveco Hongkong estas parto
de la teritorio de Chinio, kaj post la Opia Milito en 1840 ghi estis
okupita de Britio. En la 19-a de decembro de 1984 Chinio kaj Britio
subskribis la komunan deklaracion pri Hongkong-problemo. En la 1-a
de julio de 1997 la registaroj de ambau landoj okazigis ceremonion
por transdono de regado de Hongkong, proklamante, ke Chinio reprenas
la suverenecon super Hongkong. Tio efektivigis la komunan deziron
de la china popolo repreni Hongkong. Samtempe kun tio oficiale fondighis
la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto kaj ekpraktikighis la
"Fudamenta Legho de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto"
aprobita de la Tria Sesio de la Sepa Tutlanda Popola Kongreso en
aprilo de 1990. La legho donis al la Hongkong-a Speciala Administra
Distrikto klarajn difinojn pri la altgrada autonomeco, politika
sistemo, ekonomia sistemo kaj kultura-eduka sistemo.
Altgrada autonomeco
La china registaro praktikas en Hongkong la fundamentan
principon "Unu lando, du sistemoj" kaj "Hongkong-anoj
administru Hongkong" kaj altgradan autonomecon. "Unu lando,
du sistemoj" signifas, ke en la cheftero oni praktikas la socialisman
sistemon, dum la kapitalisma sistemo kaj kutima vivmaniero en Hongkong
restos senshanghaj dum la venontaj 50 jaroj. "Hongkong-anoj
administru Hongkong" signifas, ke Hongkong-anoj memstare administros
Hongkong kaj la centra registaro ne sendos oficiston al la registaro
de la distrikto. Altgrada autonomeco signifas, ke escepte de la
diplomatio kaj nacidefendaj aferoj superregataj de la centra registaro,
la distrikto ghuas plenan liberecon de memstara administrado, inkluzive
de administra rajto, leghofaro, sendependa justico kaj fina jugho.
La
altgrada autonomeco de la distrikto karakterizighas per jenaj trajtoj:
1. La centra registaro ne entrudighas en la aferojn
kadre de la autonomeco de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto.
2. Kadre de la difino de la fundamenta legho, la registaro
de la distrikto havas la rajton fari finan decidon super aferoj
kadre de la autonomeco de la distrikto kaj ne bezonas sankcion de
la centra registaro.
3. La registaro de la distrikto rajtas elekti rimedojn
por sia funkciado kadre de la difino de la fundamenta legho de la
distrikto.
Politika sistemo
La
Hongkong-a Speciala Administra Distrikto praktikas demokratian politikan
sistemon.
La chefaj institucioj de la distrikto estas administra
chefo, registaro, leghdona asembleo kaj finala tribunalo. Krome
estas la administra konferenco, institucio helpanta la chefon en
decidofaro, la Kontraukorupta Departemento kaj la Kontokontrola
Departemento, kiuj sendepende laboras kaj respondecas por la distrikta
chefo. Sub la registaro de la distrikto estas la Administra Departemento,
Financa Departemento kaj Justica Departemento. Kadre de kondichoj
kaj procedo permesitaj de la fundamenta legho, la chefo rajtas malorganizi
la leghdonan institucion. La leghdona institucio rajtas akuzi la
administran chefon. La administra departemento respondecas por la
leghdona institucio. La administra chefo, la administra institucio
kaj la leghdona institucio superregas unu alian kaj kunlaboras en
harmonio. La chefo de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto
estas chefo de la distrikto kaj ankau tiu de la registaro de la
distrikto. Lia duobla autoritateco donas al li grandan povon. La
administra chefo estighas pere de elektado au interkonsiligho kaj
fine de nomumo de la centra registaro. Lia ofic-periodo estas 5
jaroj kaj li povas funkcii duafoje. Nun Tung Chee Hwa estas la administra
chefo de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto.
Ekonomia sistemo
La
distrikto praktikas liberan ekonomian sistemon. La praktikado de
tiu ekonomia sistemo enkorpighas chefe en financo, negoco, industrio,
komerco, bienkontrakto, akva trafiko kaj civila aviado. Ekzemple
en la distrikto proprietajho estas leghe protektata, financo estas
sendependa, la financa enspezo estas disponata de la loko mem kaj
ne donata al la centra registaro, kaj la centra registaro ne kolektas
imposton en la distrikto. Tie oni praktikas sendependan impostadon
kaj malaltan imposton, kaj la distrikto mem difinas la specojn de
kolektata imposto, la pocenton de impostado, malmultigon de kaj
nesubmetighon al imposto kaj aliajn aferojn rilate impostadon. Oni
daure tenas la distrikton internacia financa centro, mem ellaboras
politikon pri monsistemo kaj financo, garantias liberan entreprenadon
de financaj entreprenoj kaj financa merkato, ne praktikas superregon
de fremda valuto, permesas liberan shanghon de Hongkong-aj dolaroj
en aliajn valutojn, daure tenas malfermitaj la merkatojn de fremda
valuto, oro kaj valorpapero kaj tempomerkaton, garantias cirkuladon
kaj liberan en- kaj eliron de kapitalo, tenas la rolon de libera
haveno de la distrikto, praktikas liberan negocan politikon, garantias
liberan cirkuladon de varo, senforma richajho kaj kapitalo, tenas
la rolon de centra loko de internacia marnavigacio kaj rajtigas
la distrikton mem difini la konkretajn funkciojn kaj respondecon
pri navigacio, tenas la rolon de centra loko de internacia kaj regiona
aviado kaj rajtigas la distrikton mem respondeci pri la chiutaga
funkciado kaj teknika administrado de la civila aviado. Kiel aparta
imposta distrikto, la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto povas
alighi al la Monda Komerca Organizo kaj aliaj koncernaj internaciaj
organizoj kaj internaciaj komercaj interkonsentoj en la nomo de
"Hongkong, Chinio".
Kultura-eduka sistemo
La
Hongkong-a Speciala Administra Distrikto mem ellaboras politikojn
pri edukado, kulturo, scienco kaj teknologio. Chiuj lernejoj tenas
memstarecon kaj akademian liberecon, povas dungi instruistojn ekster
Hongkong kaj elekti instrumaterialojn de aliaj lokoj. La lernantoj
havas la rajton elekti lernejon kaj lerni ekster Hongkong. La registaro
de la distrikto ne limigas liberecon de religia kredo, ne trudighas
en la internajn aferojn de la eklezioj, la eklezioj kaj religiuloj
povas havi kaj disvolvi rilatojn kun tiuj de aliaj lokoj, la eklezioj
povas laukutime establi akademiojn, lernejojn, hospitalojn kaj aliajn
filantropiajn instituciojn. La popolaj organizoj de edukado, scienco,
teknologio, kulturo, arto, sporto, medicino kaj higieno povas havi
kaj disvolvi rilatojn kun tiuj de aliaj lokoj de la mondo, partopreni
en koncernaj aktivadoj en la nomo de "Hongkong, Chinio".
La administra, leghdona kaj justica institucioj povas uzi ankau
la anglan lingvon krom la china. Ankau la angla lingvo estas oficiala
lingvo.
|