Taiwan-provinco
situas en maro sudoriente de la cheftero de Chinio. Oriente de Taiwan
estas Pacifiko kaj okcidente - Fujian-provinco. Taiwan-provinco
konsistas el Taiwan-insulo, Penghu-insularo kaj aliaj pli ol 80
insuloj, kun totala areo de 36 mil kvadrataj kilometroj. Iam Taiwan
estis nomata Yizhou kaj Liuqiu. Trovighas multaj historiaj libroj
kaj dokumentoj, kiuj notis la fruan ekspluatadon de la china popolo
al la insulo. Multaj dinastioj de Chinio instalis en Taiwan administran
institucion kaj praktikis regadon. La disvolvigho de la socio de
Taiwan chiam konservas la tradicion de la china kulturo kaj ech
dum la 50-jara okupado de Japanio neniom shanghighis la chefa trajto
de la socio. Post la venko de la china popolo super la japana agreso
en 1945, la china registaro restarigis la administran institucion
en Taiwan. En 1949, antau la fondigho de la China Popola Respubliko,
la registaro de Kuomintango retirighis al Taiwan. En 1950 eksplodis
milito en Koreio, kaj Usono sendis la Sepan Floton al Taiwan kaj
Taiwan-markolo kaj subskribis kun la instanco de Taiwan "Traktato
por Kuna Defendo" en 1954, kio apartigis Taiwan de la cheftero
de Chinio.
Por solvi la problemon pri Taiwan kaj reunuigi la landon,
la registaro de la China Popola Respubliko klopodis dum longa tempo.
Februare de 1972 usona prezidanto Nixon vizitis Chinion kaj Chinio
kaj Usono publikigis la "Shanhajan Komunikon". La 1-an
de januaro de 1979 Chinio kaj Usono starigis oficialajn diplomatiajn
rilatojn. Usono rekonis, ke la registaro de la China Popola Respubliko
estas la unika legha registaro de Chinio kaj Taiwan estas parto
de Chinio, proklamis rompon kun Taiwan kaj retiris sian armeon el
Taiwan. En tia historia kondicho, konsidere la interesojn kaj estontecon
de la tuta nacio, la china registaro elmetis la fundamentan principon
"paca reunuigho, unu lando kun du sistemoj" rilate al
Taiwan surbaze de respekto al la historio kaj realo. En la unua
tago de 1979 la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso
de Chinio publikigis la "Leteron al la samlandanoj en Taiwan",
kaj de tiam la china registaro chiam praktikis la fundamentan principon,
proponis intertraktadon cele efektivigi reunuighon, proponis starigon
de rektaj rilatoj de poshtado, komerco kaj trafiko inter Taiwan
kaj la cheftero, kaj iniciate alprenis serion da rimedoj cele akceli
progreson de la rilatoj inter ambau flankoj:
Politike: reguligi koncernajn politikojn kaj solvi
malamikan sintenon;
Milite: iniciate moderigi antagonismon kaj chesi kanoni
kontrau Jinmen kaj aliaj insuloj kaj malmultigi militistojn che
la marbordo de Fujian-provinco;
Ekonomie: Larghe malfermi la pordon por inviti komercistojn
de Taiwan al la cheftero por investo kaj komerco kaj protekti iliajn
interesojn.
Krome la china registaro aktive vigligas interviziton
rilate sciencojn, teknologiojn, kulturon, sporton, jhurnalismon
k.a. La china registaro rajtigas la popolan organizon "Asocio
por Rilatoj Ambauflanke de Taiwan-markolo" starigi kontakton
kun la Fonduso de Markola Interfluo de Taiwan. En aprilo de 1993
ambau flankoj okazigis en Singapuro renkontighon de direktoroj de
la du societoj, nome Wang Daohan de la cheftero kaj Gu Zhenfu de
Taiwan, kio markis gravan historian pashon de la progreso de la
rilatoj de ambau bordoj. En oktobro de 1998 direktoro Gu Zhenfu
vizitis Shanhajon kaj Pekinon kaj venis kune kun Wang Daohan al
4 komunaj konoj pri la dialogo de ambau societoj rilate politikon
kaj ekonomion.
En la 30-a de januaro de 1995, Jiang Zemin, ghenerala
sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio
kaj prezidanto de la China Popola Respubliko, publikigis la gravan
paroladon kun la titolo "Daurigu la penadon por akceli la grandan
aferon de reunuigho de la patrolando", en kiu li elmetis 8
proponojn por disvolvi la rilatojn de ambau bordoj kaj akceli la
proceson de paca reunuigho de la patrolando:
1. Persisti en la principo de unu Chinio estas bazo
kaj premiso de efektivigho de paca reunuigho.
2. Ne malhelpi la popolajn ekonomiajn kaj kulturajn
rilatojn de Taiwan kun aliaj landoj.
3. Fari intertraktadon por paca reunuigho de ambau
bordoj estas nia chiama starpunkto.
4. Klopodi por efektivigi pacan reunuighon, ke chino
ne militu kontrau chino.
5. Vizaghe al la disvolvigho de la monda ekonomio en
la 21-a jarcento, energie disvolvi ekonomian interfluon kaj kunlaboron
de ambau bordoj por la kuna prospero de la ekonomio kaj felichigo
de la tuta china nacio.
6. La 5000-jara brila kulturo kune kreita de chiuj
nacioj de Chinio estas spirita interligilo por la tuta popolo de
Chinio kaj ankau grava bazo por efektivigi pacan reunuighon. Samlandanoj
de ambau bordoj devas kune heredi kaj disvolvi la superban tradicion
de la china kulturo.
7. La 22.30 milionoj da Taiwan-anoj chiuj estas chinoj,
malgrau ilia provinca deveno. Plene respekti la vivmanieron kaj
volon de mastrigho de la Taiwan-anoj kaj protekti chiujn iliajn
rajtojn.
8. Al ni bonvena estos vizito de gvidanto de la instanco
de Taiwan en konvena personeco, kaj ni volonte akceptos inviton
de Taiwan por viziti ghin.
La supre menciitaj 8 proponoj plene esprimis la kontinuecon kaj
daurecon de la Komunista Partio de Chinio kaj la registaro en solvo
de Taiwan-problemo, esprimis la kategoriecon kaj sincerecon en disvolvo
de la rilatoj inter ambau bordoj kaj en akcelo de reunuigho de la
patrolando. La historia proceso de reunuigho de Chinio estas nerezistebla,
kaj senchesa progreso de la rilatoj inter ambau bordoj estas tendenco
de disvolvigho kaj deziro de la popolo. Post la repreno de suvereneco
de Hongkong kaj Makao, la china popolo deziregas kiel eble plej
frue solvi Taiwan-problemon kaj efektivigi kompletan reunuighon
de la patrolando. En la mondo ekzistas nur unu Chinio kaj principo
de unu Chinio estas bazo kaj premiso de solvo de Taiwan-problemo.
Shanghigho de gvidanto de Taiwan ne shanghos la fakton, ke Taiwan
estas parto de la teritorio de Chinio, kaj nenia formo de "sendependigho
de Taiwan" estos permesata. La china registaro kaj popolo havas
firman volon kaj povon solvi Taiwan-problemon, kaj kompleta reunuigho
de la lando certe estos efektivigita.
|