Chinio havas 668 urbojn. 13 el ili havas 2 milionojn
da loghantoj, 24 -- 1-2 milionojn da loghantoj, 48 -- 0.5-1 milionon
da loghantoj, 205 -- 200-500 mil loghantojn, kaj 378 -- malpli ol
200 mil loghantojn.
Pekino
Pekino estas municipo regata rekte de la centra registaro
de Chinio kaj ankau chefurbo de la lando. Nun ghi havas 12.82 milionojn
da loghantoj. Ghi estas politika, kultura, scienca, eduka kaj trafika
centro de Chinio. Ghi situas en la norda rando de la Nordchinia
Ebenajho, kun montoj okcidente, norde kaj oriente, kaj nur en ghia
sudoriento estas ebenajho. La kontinenta klimato faras la kvar sezonojn
klare distingeblaj. Printempo estas mallonga, somero pluvabunda
kaj humida kaj vintro longa kaj frosta. Sed ghia autuno estas tre
agrabla. Antau pli ol 3000 jaroj tie jam aperis urbo Ji. En la Periodo
de Militantaj Regnoj antau pli ol 2000 jaroj ghi estis chefurbo
de regno Yan. En la pli ol 1000 jaroj post tio ghi estis grava loko
por militaj aferoj kaj ankau centro de komerco. En la 10-a jarcento
ghi estis la dua chefurbo de Liao-regno kaj nomighis Yanjing. De
1115 ghis 1911, ghi estis chefurbo de la feudaj dinastioj Jin, Yuan,
Ming kaj Qing. La historio postlasis al la urbo multajn heredajhojn
vaste konatajn de la mondo, kiel ekzemple Tian'anmen-pordego, simbolo
de Pekino, Tian'anmen-placo, la Imperiestra Palaco, la Granda Muro,
la Chiela Altaro, la Somera Palaco, la 13 Imperiestraj Mauzoleoj
de Ming-dinastio... La Imperiestra Palaco, la Granda
Muro kaj la restadejo de pekinhomoj antau dekoj da miloj da jaroj
che Zhoukoudian en la antauurbo de Pekino jam estis enskribitaj
de Unesko en la Liston de Mondaj Kulturaj Heredajhoj. En 1949 Pekino
estis prenita kiel chefurbo de la China Popola Respubliko. Granda
shanghigho okazis al la urbo. Antau chirkau 100 jaroj Tian'anmen-placo
estis kortega placo malpermesita al popolanoj kaj ambauflanke de
la placo staris rughaj muroj. En la 50-aj jaroj la muroj estis malkonstruitaj
kaj la placo plivastighis de 11 al 40 hektaroj kaj farighis loko
por ekskurso, mitingo, amuzo kaj ripozo de la popolanoj. Chirkau
la placo estas la Popola Halo, la China Historia Muzeo, la China
Revolucia Muzeo, la Monumento por la Popolaj Herooj kaj la Memorhalo
de Mau Zedong. Norde de la placo estas Chang'an-strato, kiu ricevis
plilarghigon kaj longigon kaj krucighis kun la suda-norda akso de
la urbo. Ambauflanke de la strato staras multaj modernaj konstruajhoj.
En la 80-aj jaroj la konstruado de Pekino disvolvighis en mirinda
rapideco kaj aperis pli ol 200 luksaj hoteloj kaj dekoj da luksaj
magazenoj. Aperis unu post alia la Shtata Biblioteko, la Centra
Televizia Stacio, la Internacia Komerca Centro, la Internacia Eksponejo,
la China Teatro kaj la Okcidenta Stacidomo de Pekino. Multaj novaj
ekspresaj autovojoj kondukas al la flughaveno kaj la Granda Muro.
200 trefkrucighoj faciligas la trafikon de Pekino kaj la apero de
la Sportista Vilagho de la Azia Sporta Kunveno donis modernan etoson
al la antikva urbo.
Shanhajo
Shanhajo,
la plej granda urbo de Chinio, estas municipo regata rekte de la
centra registaro. Nun ghi nombras 16.74 milionojn da loghantoj.
La urbo situas en la mezo de la marborda linio de Chinio, che la
enfluejo de Yangzi-rivero. Estante sinteza industria bazo kaj haveno,
Shanhajo okupas tre gravan lokon en la nacia ekonomio de Chinio.
Tie estas metalurgia industrio, mashinfabrikado, shipkonstruado,
kemiindustrio, elektronika industrio, mezurila industrio, malpeza
industrio, tekstilado k.a. Avangardas ghiaj komerco, financo kaj
oceana transportado. Nun oni energie disvolvas la novan distrikton
Pudong, kiu situas trans Huangpu-rivero trafluanta la urbon. La
ghenerala celo de la disvolvo kaj malfermo de la nova distrikto
Pudong estas: konstrui la distrikton en komplete apertan, multfunkcian
kaj modernan novan distrikton mondnivelan pere de penado en dekoj
da jaroj kaj meti la bazon por konstrui Shanhajon en internacian
ekonomian, financan kaj komercan centron de la mondo kaj modernan
internacian urbon.
Tianjin
Tianjin
estas municipo regata rekte de la centra registaro. Ghi estas grava
industria kaj komerca urbo en la nordo de Chinio. Nun ghi nombras
10.01 milionojn da loghantoj. Ghi distancas de Pekino 120 kilometrojn
kaj estas grava haveno por oceana kaj mara transportado kaj ekstera
komerco. La tradiciaj industrioj de Tianjin estas tiuj de metalurgio,
mashinfabrikado, kemio, elektro, tekstilado, konstrumaterialo, paperfarado
kaj manghajhoprilaborado. Ghiaj novaj industrioj estas tiuj de shipkonstruado,
autofabrikado, petrola ekspluatado kaj prilaborado, traktora fabrikado,
kemisterko, agrikultura insekticido, brakhorlogho, televidilo kaj
fotilo.
Chongqing
Chongqing
estas municipo regata rekte de la centra registaro. Ghi estas la
plej granda industria kaj komerca centro en la sudokcidento de Chinio
kaj centro de akva kaj tera trafikado che la supra Yangzi-rivero.
Ghi nombras 6.14 milionojn da urbanoj. La urbo sidas che la kunfluejo
de la riveroj Yangzi kaj Jialing. La chefa parto de la urbo estas
chirkauita de lariveroj en tri flankoj kaj similas al duoninsulo.
La urbo sidas sur monto, kaj oni nomas ghin monta urbo. Ghi estas
sinteza industria urbo kun prosperaj industrioj de metalurgio, kemio,
elektro, autofabrikado, mashinfarado, shipfarado, konstrumaterialo,
tekstilado, manghajhoprilaborado kaj medikamento. En marto de 1997
la centra registaro prenis ghin municipo rekte sub sia regado, kaj
dank' al tio Chongqing akiris novan shancon por disvolvigho, ekzemple
pligravighas la pozicio de la urbo en la strategio de granda disvolvo
de la okcidento de Chinio, kaj pligrandighas la rolo de la urbo
en disvolvo de ambau bordoj de Yangzi-rivero, kaj aperas grandega
merkata bezono en la konstruado de la akvoadministra vorko de la
Tri Gorghoj de Yangzi-rivero kaj tiu en transloghigo de popolanoj
en la subakvigotaj lokoj en la akvorezerveja regiono de la Tri Gorghoj
de Yangzi-rivero.
Kantono
Kantono
estas chefurbo de Guangdong-provinco kaj ghin trafluas Perlo-rivero.
Ghi estas la plej granda urbo en la sudo de Chinio kaj grava kanalo
kun la eksterlando. Ghi nombras 9.94 milionojn da loghantoj kaj
estas urbo komercanta la unua kun la eksterlando kaj jam antau la
jaro 200 ghi estis la centro de Chinio por komercado kun la eksterlando.
Shipo de pli ol 10000 toneloj povas ankrighi en ghia haveno Huangpu,
kaj multaj naviglinioj kondukas al diversaj lokoj de la mondo. Ekde
1957 tie regule okazas en printempo kaj autuno Foiro de Eksportajhoj
de Chinio. Kantono estas unu el la gravaj pasejoj por fremdlandaj
turistoj kaj havas multajn modernajn hotelojn.
Xi'an
Xi'an
estas chefurbo de Shaanxi-provinco kaj la plej granda urbo en la
nordokcidento de Chinio, kun 7.41 milionoj da loghantoj. Ghi estas
tre fama antikva chefurbo kaj startpunkto de la Silka Vojo. De la
11-a jarcento a.K. pli ol 11 dinastioj prenis ghin chefurbo. Tie
estas multaj antikvaj restajhoj, ekzemple la ruino de vilagho de
matriarka socio en Banpo antau 6000 jaroj, la terakota falango trovita
en katakomboj proksime de la tombo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio
antau 2200 jaroj, la Granda Dayan-pagodo kaj Malgranda Xiaoyan-pagodo
de Tang-dinastio, stelearo de Song-dinastio k.a.
Nun ghi estas unu el la turismaj urboj kaj novaj industriaj
bazoj de Chinio. Ghia chefa industrio estas mashinfabrikado kaj
ankau ghia tekstilado estas avangarda.
Wuhan
Chefurbo
de Hubei-provinco, konsistanta el la urboj Wuchang, Hankou kaj Hanyang.
Ghi nombras 4.28 milionojn da loghantoj. Ghi estas la plej granda
urbo en la meza parto de Chinio kaj nodo de akva kaj tera trafiko
en la baseno de la meza parto de Yangzi-rivero. Prosperaj estas
ghiaj metalurgia industrio, mashifabrikado, shipkonstruado, tekstilado,
kemiindustrio, manghajhoprilaborado k.a.
Shenyang
Chefurbo de Liaoning-provinco kaj la plej granda urbo
en la nordoriento de Chinio. Ghi nombras 4.24 milionojn da loghantoj
kaj ghiaj chefaj industrioj estas tiuj de mashinfabrikado, elektra
ekipajho kaj peza mashino.
|