Humurajhoj

1. 2. 3. 4. 5. 6. 7. 8. 9. 10. 11. 12.

"Honesta" konfeso

    Nokte de la nupta tago novedzo demandis la novedzinon: "Kial vi amas min?" "Vi estas honesta." La novedzo demandis: "Chu por ke en la estonteco vi ne estu ofendata." "Ne," respondis la novedzino, "por ke mi ofendu vin."

Rajdi sur azeno kun muelilo sur sia dorso

    Iu prunteprenis de sia bopatro muelilon kaj ghoje rajdis sur azeno kunportante la muelilon sur la dorso. Preterpasanto miris: "Kial vi mem portas la muelilon? Estas pli facile rekte meti ghin sur la dorson de la azeno." Kaj tiu respondis: "Kiel stulta vi estas! Ghi estas jam tre laca sub mia pezo. Chu mi ne mortigos ghin, se mi ankorau sharghos ghin per la muelilo?"

Komprenema filo

    Filo malbone lernas kaj petolas senchese. Foje la patro plendis: "Miaj haroj grizighos de maltrankviligho pro via petolado." Kaj la filo refutis kompreneme: "Ho, jes, la haroj de la avo grizighis ghuste pro vi."

Multekosta amo

    Junulo pgrumblis kontrau sia fianchino: "Vi senchese postulas de mi tion kaj tion pro la geedzigho. Chu vi ne timas, ke aliaj opinios vin tro multekosta?" Respondis la junulino: "Ech Petoffi (fama poeto de Hungario) diris, ke la vivo estas valora, kaj la amo pli! Chu amo povus esti malmultekosta?"

Chefministro kaj kampulo

    Emeritighinta chefministro estis revenanta hejmen kaj renkontis survoje kampulon, kamaradon en sia knabeco. Ambau farighis ghibaj. La chefministro diris al la kampulo: "Ho, ni ambau maljunighis, sed ni havas kaj samajhon kaj malsamajhon." "Kion vi aludas?" "La samajho estas, ke ni ambau farighis ghibaj maljunuloj, kaj la malsamajho estas tio, ke vi vivas en la kamparo kaj mi en kortego." "Jes," diris la kampulo, "alian malsamajhon ni havas." "Kion tio signifas?" "Mia ghibeco estis kauzita de longtempa lacega sarkado, priklado k.a., dum via ghibeco kauzighis de longtempa klinigho antau la imperiestro..."

Privata konversacio

    Geamantoj laute interparoladis en teatro. La bruo malhelpis maljunulon sidantan antau ili bone audi la dialogon de la aktoroj. Li ne povis elteni kaj kolere diris al ili: "Nenion mi povas audi!" "Kio koncernas vin? Tio estas nia privata konversacio!"

Shanghebla staturo de filino

    La patrino volis iri al koncerto kune kun la filino. Antau eliro shi metis en sian mansakon paron da altkalkanumaj shuoj. La filino miris kaj la patrino klarigis al shi: "Infano malpli alta ol 1 metro ne estas permesata eniri en teatron, sed en tiu paro da shuoj vi superos 1 metron." "Do mi nun portu ilin sur mi." "Ne," la patrino diris, "sed tiam vi altos pli ol 1 metron kaj devos pagi por autobuso!"

Vi jam saghighis

    Junulo venis al kuracisto kaj petis: "Bv. recepti por mi medikamenton, kiu saghigos min." La kuracisto konsentis. Post semajno revenis la junulo: "Mi sentas, ke mi restas neniom pli sagha ol antaue." Kaj la kuracisto konsilis daurigi prenadon de la medikamento. Pasis plia semajno kaj la junulo revenis: "Mi ankorau ne sentas, ke mi estas iom pli sagha ol antaue. Shajne vi ne havas tian medikamenton, chu ne?" "Jes, vi jam saghighis," respondis la kuracisto kun rideto.

Freneza vorto

    Oni muelis kolektivan tritikon en muelejo. Eniris maljunulo. Li malfermis sian sakon kaj komencis plenigi ghin per tritiko. Oni baris al li kun kolero: "Ho avo, kial vi plenigas vian sakon per alies tritiko?" Kaj la maljunulo diris: "Mi estas duonfrenezulo." Chiuj ekridis de lia respondo kaj moke demandis: "Sed estante duonfreneza, kial vi ne plenigas alies sakon per via tritiko?" Che tio la maljunulo respondis kun nenia honto: "Se tiel, mi estus tute freneza."

Dentoeltiro

    Viro venis al dentisto por peti lin eltiri lian malbonan denton. Sed li havis grandan timon kaj la kuracisto longe kuraghigis lin. Post longa hezito la viro diris: "Mi ne timos, se mi trinkos du tasojn da vino."
La kuracisto kontentigis lin kaj demandis: "Shajne nun vi ne timas?" La viro suprenvolvis la manikojn, rondigis la okulojn kaj diris: "Jes! Kiu audacos tushi mian denton, kun tiu mi batalos!"

Fidela ripeto

    Direktoro Li estis ripozanta en kanapo. Sonoris telefono kaj la filo eniris kun voko: "Pachjo, iu de via fabriko vokas vin pro urgha afero." "Diru al li, ke mi ne estas hejme." "Haloo, mia patro diris, ke li ne estas hejme."

Sugesto

    Instruisto de matematiko demandis lernanton: "Kiom faras duono kaj duono?" La lernanto ne povis respondi. Kaj la instruisto refoje demandis lin kun sugesto: "Kiom da pano vi havos, se vi achetos unuafoje duonan panon kaj duafoje ankorau duonan?" "Sed oni neniam vendas duonan panon."

Sprita bofilino

    Sprita bofilino pretigis rizon kaj petis la bopatron al mangho. Gustumante unuan bushon da rizo, la bopatro laudis: "Hodiau la rizo estas bone kuirita." La bofilino tuj diris: "Tion mi preparis."
La bopatro prenis duan bushon da rizo kaj krako audighis en lia busho. La bopatro tuj ekkriis: "Ho, kiom da sablo en la rizo!" Kaj la bofilino tuj klarigis: "Bofranjo purigis la rizon."
Post tio la bopatro flaris la rizon kaj plendis: "Ho, mi flaris odoron de karbighinta rizo." Kaj la sprita bofilino tuj sin ekskuzis: "La bopanjo prizorgis la fajron."

1. 2. 3. 4. 5. 6. 7. 8. 9. 10. 11. 12.