Kiu
scias pli multe
Filo
demandis la patron:
"Chu la patroj scias pli multe ol la
filoj?"
"Certe," respondis la patro.
"Kiu inventis vapormashinon?"
"James Watt."
"Kial do lia patro ne inventis tion?"
Abstrakta
pentrajho
Anstatau
plenumo de hejmaj taskoj de pentrajho, knabo donis al la instruisto
nur blankan paperon.
"Kie estas la pentrajho?" demandis
la instruisto.
"Jen, chi tie," la knabo montris
la paperon.
"Kion vi pentris sur ghi?"
"Bovo manghas herbojn."
"Kie estas la herboj?"
"La bovo formanghis."
"Kie la bovo?"
"Char tie jam ne estas herboj, kial
do la bovo ankorau restas tie?"
Mi
forjhetas ilin tuj
En
vespero virino fanfaronis pri sia richeco: "Mi ofte lavas mian
brilianton per varmeta akvo, la rubenon per rugha vino, la smeraldon
per brando kaj la safiron per fresha lakto. Kiel vi faras?"
Shi demandis la apudan maljunulinon.
"Oh, mi neniam lavas ilin," respondis
la maljunulino. "Se ili malpurighas, mi forjhetas ilin tuj."
Adoro
Filma
stelo sidis en vestiblo de hotelo. Iu ghenulo riprochis lin. La
stelo diris nenion kontrau ties humiligo. Sed du filmofanatikulinoj
apud la stelo ne povis toleri tion kaj batis lin ghis li forkuris.
La filmstelo dankis la virinojn kaj demandis
unun el ili: "Chu vi vere vangfrapis lin per via bela maneto?"
"Jes," shi respondis, kaj la stelo
kisis shian manon.
Kiam la stelo sin turnis al la alia virino, tiu diris laute: "Mi
mordis lin per dentoj."
Lumturo
En
nebula nokto sur senlima maro krozshipo trovis, ke antau ghi vershajne
estas militshipo. Ghi do donis signalon: "La antaua shipo sin
turnu maldekstren je 15 gradoj!" Post momento ghi ricevis la
saman signalon: "La antaua shipo sin turnu maldekstren je 15
gradoj!" La krozshipo estis mirigita kaj refoje donis la saman
signalon kaj aldonis: "Se ne, vi mem respondecu pri la sekvajho!"
Post momento ghi denove ricevis tute saman respondon. Ekbolighis
la krizshipo kaj triafoje donis la signalon: "Turnu vin maldekstren
je 15 gradoj. Chi tie parolas militshipo!" Post unu minuto
ghi ricevis lumsignalon: "Turnu vin maldekstren je 15 gradoj.
Alie, vi mem respondecos pri la rezulto. Chi tie estas lumturo!"
Kio
estas felicho
Tri
sinjoroj diskutis pri felicho.
A diris: "Kiam vi, laca, revenis
hejmen kaj trovis, ke via pantofloj estis varmigitaj apud la forno.
Tio ja estas felicho."
B diris: "Nenio romantika trovighas
chi tie. Se vi hazarde renkontis junan kaj belan virinon kaj ghoje
pasigis kelke da tagoj kun shi. Fine vi ambau disighis kun ghojo.
Tio ja estas vera felicho."
C diris: "Vi ambau eraris. La
vera felicho estas tio: Kiam en songho vi audis frapadon je la pordo
frumatene, vi malfermis la pordon kaj vidis policanon, kaj tiu diris
al vi: S-ro D, vi estas arestita. Kaj vi respondis: Pardonon, S-ro
D, kiun vi serchas, estas en la najbara domo."
Glaciajho
degelos post longa tempo
Patrino
revenis hejmen kaj petis siajn du filinojn helpi shin prepari tagmanghon.
Tiam la pliagha filino kun intereso legis
libron pri Afriko, dum la malpliagha amuzighis. Audinte la vokon
de la patrino, la malpliagha eniris en kuirejon. Post kelkaj minutoj
shi petis helpon de la fratino, kiu tamen respondis: "Mi ne
estas hejme. Nun mi estas en Afriko. Chi tie floras palmoj kaj dancas
belaj papagoj."
Audinte tion, la malpliagha revenis en kuirejon.
Post momento shi revenis al la fratino.
La pliagha rimarkis, ke la fratino ion manghas.
Shi demandis: "Kion vi manghas?" "Glaciajhon. Tio
ja estas la dua peco. Mi jam formanghis la mian kaj nun la vian."
La pliagha kolerighis: "Kial vi manghas la mian?"
La malpliagha respondis: "Panjo ne
scias, kiam vi revenos de Afriko. La glaciajho degelos post longa
tempo."
Rakontoj
de la patro
Tom
chiam estas tre ghoja, se la patro rakontas rakonton antau lia endormigho.
Jen la patro komencis sian rakonton sidante antau lito de la filo:
"Antaue estis malgranda rano..."
"Pachjo, mi volas fikcian rakonton."
"Bone. En la spaco estas malgranda
rano..." rakontis la patro.
"Pachjo, hodiau estas semajnfino. Chu
vi volontos rakonti al mi tion, kiu ne taugas por infanoj?"
"Bone. Sed ne diru tion al la patrino."
"Ho, jes," ghoje diris Tom.
"Estas nuda rano..."
Fanfarono
Eksterlanda
turisto vizitis fruktoghardenon. Li fanfaronis:
"En mia lando la oranghoj estas grandaj
kiel piedpilkoj kaj bananarboj kiel turo."
Li, fanfaronante, levis la kapon kaj retirighis.
Subite li falis sur akvomelonojn. Kaj audighis kriado de hortikulturisto:
"Estu atentema! Ne damaghu miajn vinberojn!"
1.
2.
3.
4.
5.
6.
7.
8.
9.
10.
11.
12.
|