Humurajhoj

1. 2. 3. 4. 5. 6. 7. 8. 9. 10. 11. 12.

Promeno en ombro

    Korpulenta sinjorino estis promenanta sur strato. Nekonata knabo shin sekvis strikte. "Kion vi volas?" shi demandis la knabon, "chu vi havas demandon?" "Ne, sinjorino. Mi shatas promeni en ombro."

Urgha savo

    Valenteno kaj liaj familianoj estis pretaj preni tagmanghon, kaj sibite lia edzino ekkriis che fenestro: "Hej, Niko! Alvenas viaj amikoj, kaj mi vetas, ke ili ne prenis tagmanghon!" "Rapidu," diris Valenteno, "chiu havu en mano dentopikilon kaj sidu en la vestiblo!"

Firma volo

    Almozulo petis dikegan richulinon: "Ho, sinjorino, donu al mi iom da manghajho, ke mi nenion manghis en tri tagoj!"
    "Mirinde!" diris la richulino envie. "Se mi havus firman volon kiel vi."

Likas la tegmento

    Iu brule telefonis: "Haloo, chu parolas domripara kompanio? Mia tegmento likas, kaj mi petas vian helpon. Alie mia domo estos damaghita." "Bonvolu telefoni 273115." "Chu tio estas la numero de via direktoro?" "Ne, ghi estas de meteoburoo."

"Certe"

   Iu volis vendi sian papagon, kiu povis diri nur "certe". "Kiom ghi kostas?" "Mil dolarojn." "Tro multekosta!" "Mia papago estas tre sagha." "Chu vere?" "Certe!"
    Tiu achetis la papagon. Sed kiam li trovis, ke la papago povas diri nur "certe", li koleris: "Nur stultulo achetas tian papagon kontrau mil dolaroj." "Certe," tuj respondis la papago.

Angla lingvo lernita de radioricevilo

    Afrika emiro venis al Londono por vizito. Lin demandis jhurnalisto: "Bonan matenon, via emira moshto. Chu vi havis agrablan veturadon?" La emiro faris longan agacan sibladon kaj fine diris en tre bona angla lingvo: "Jes, tre agrable." "Kiom longe vi intencas resti chi tie?" Refoje post longa agaca siblado li diris: "Chirkau 3 semajnojn." "Kie vi lernis la tiel fluan anglan lingvon, via emira moshto?" demandis la konfuzita jhurnalisto. La emiro denove faris longan orelshiran sibladon kaj respondis: "Mi lernis de la kurtonda radioricevilo."

Abstino de vino

    Iu venis en drinkejon kaj trinkis du tasojn da vino. Kelnero komplimentis, ke li estas brava drinkulo, kaj tiu respondis, ke li trinkis la duan tason pro la grave malsana amiko.
    En la sekvanta tago li refoje venis al la drinkejo kaj trinkis nur unu tason da vino. La kelnero demandis: "Via amiko... forpasis?" "Ne, mi abstinis de drinkado."

Valora donaco al edzino

    Sinjoro donacis al sia edzino brilegantan gemon en festeno por la datreveno de shia naskightago. Unu el liaj gastoj diris: "Kiel ghoja estas via edzino! Sed, chu ne estus pli bone, se vi donacus al shi auton de Benz Mercedes?" "Tion mi pensis," mallaute respondis la sinjoro, "sed oni ne vendas falsan auton de tiu marko!"

Neplenumebla helpo

    Brita ghentlemano kaj franca sinjorino veturis en sama kupeo. Shi volis tenti lin kaj demetis vestojn kaj kushighis. Sed shi plendis kontrau malvarmo kaj la ghentlemano donis sian litkovrilon al shi. Sed shi daure plendis kontrau malvarmo. "Do kiel mi povos helpi vin plu?" demandis la embarasita brito. "Kiam mi estis juna, mia patrino chiam varmigis min per sia korpo," diris la francino. "Pardonon, ke nun mi ne povas venigi vian patrinon veturante en trajno en noktomezo," respondis la brito.

Kies patro?

    Tio okazis, kiam miaj infanoj ankorau estis malgrandaj. Foje sonoris telefono. Mia unua filino prenis la audilon kaj salutis: "Hej, pachjo", kaj tuj poste rakontis al tiu pri sia tago. Poste shi transdonis la audilon al la gefratoj, kaj tiuj ripetis la rakonton, char ili jam kutimis tiamaniere respondi al sia patro. Estis mia vico kaj mi diris: "Hej, mia kara." "Ho, mia dio," tiu diris en la telefono: "Mi telefonas al vi nur por informi vin, ke ni jam havas la murpaperon, kiun vi mendis."

Fanfarono

    Du homoj de malsamaj landoj estis fanfaronantaj. Unu el ili diris: "Pontoj en nia lando estas tiel altaj, ke oni falas dek minutojn de sur ponto ghis akvo." Kaj la alia diris: "Tio estas nenio. Se oni saltos de sur ponto en nia lando, li jam mortos de malsato antau ol atingi la akvon."

Kiel atingi policejon

    "Bonvolu diri al mi, kiel mi povas atingi la policejon."
    "Iru en la vendejon de viando kaj prenu kelke da bifstekoj, kaj post 10 minutoj vi jam estos en la policejo."

Hundo de drinkemulo

    "Kial via hundo iras tangante?"
    "Ho kompatinda etulo! Kiam mia edzo revenas de drinkejo, ghi chiam sekvas lin kaj ellernis la irmanieron."

Troa rapideco

    Policano:
    Chi tie la rapideco de auto ne devas superi 50 km. hore. Sed via auto jam superis la limigon. Bonvolu skribi viajn nomon kaj adreson.
    Shoforo:
    Sed mi veturis malpli ol 1 horon!

Kiajn pladojn preparu?

    Mastrino diris al la servistino: "Vespere venos gastoj, kaj vi pretigu eksteordinarajn pladojn." Kaj la servistino demandis: "Jes, sinjorino. Sed kion vi preferos, chu viaj gastoj venos refoje au ne plu post la mangho?"

Tro multe fuminta elefanto

    En magazeno kliento diris al la mastro: "Mi supozas, ke chi tiu piano ne estas nova. Vidu, jam flavighis la klavoj." "Ho mi jhuras, ke tio estas neebla," eksplikis la mastro, "certe la elefanto tro multe fumis!"

Kiu estas pli malsagha?

     Onklo Johano gastis kelke da tagoj kaj che la adiauo li elprenis 100 shilingojn kaj diris al nevo Tom: "Prenu ghin kiel poshmonon. Ne perdu ghin, alie vi senkauze donacos ghin al aliaj." En dankemo Tom diris: "Jes, mi scias. Nur malsaghulo senkauze donacas monon al aliaj." La onklo pensis momenton kaj diris: "Vi diris prave, shajne vi ne devas akcepti la monon."

Biero? Medikamento?

    Maljunulino unuafoje trinkis bieron kaj miris post unua engluto. "Strange," shi grumblis, "la gusto estas tute sama al tiu de la medikamento, kiun mia edzo prenis dum la pasintaj 20 jaroj."

Embaraso pri kravato

     Homo irinta duontagon en sablejo suferis de soifego. Kiam li estis baldau elironta el la sablejo, iu ofertis al li kravaton. "Ech chemizon mi volas forshiri, do kial mi bezonas kravaton?" Foriris la ofertisto.
    La kompatinda vojaghanto trovis drinkejon en malgranda urbo che la rando de la sablejo. Kiam li estis sin pafonta enen, lin baris kelnero che la pordo: "Pardonon, sinjoro. Estas malpermesite eniri sen kravato."

Malsekretigo

    Junulo brave batalis kun rabanto. Sed li estis venkita kaj la rabanto trovis en lia posho nur du dolarojn kaj 70 cendojn. "Chu vi riskas la vivon nur pro tiom da mono?" mire demandis la rabanto. "Ve," diris la junulo, "se mi scius, ke vi bezonas nur tiom da mono, mi certe volonte donacus al vi. Sed mi pensis, ke vi volis rabi la 3000 dolarojn en miaj shuoj."

Shanghi edzinon anstatau mantelon

    En butiko de modaj vestoj en Parizo iu diris al la vendisto: "Mi volas shanghi la mantelon, kiun mi achetis hierau en via butiko, char mia edzino ne shatas ghin."
    "Sed sciu, ghi ja estas la plej moda. Se vi ne kolerighos, mi konsilus al vi shanghi la edzinon."

Admono

    Jughisto: Chu vi penis por bari al li antau ol li batis vin?
    Akuzanto: Jes. Mi admonis lin per diversaj plej malicaj kaj ofendaj vortoj, sed li ankorau pugnis min.

Kiu estas dio?

    En frenezulejo malsanulo kriis al kuracisto: "Mi estas regho, kaj vi chiuj devas obei min!" La kuracisto sulkigis la frunton: "Kiu diris tion al li?" "Dio diris!" Je tio alia malsanulo elpashis: "Tion mi ne diris!"

 Kuracejo de dorlotajhoj

    Sinjorino telefonis al kuracejo de dorlotajhoj: "Kiel fartas mia infano?"
    Kaj la veterinaro respondis: "Pardonon, chi tie estas kuracejo de dorlotajhoj."
    "Chu vi opinias, ke mi ne scias tion?" diris la sinjorino.
    "Do, sinjorino, bonvolu diri al mi, chu estas kato au hundo?"
    "Mi estas via patrino!"

Deziro de la edzino

    Edzino de Johano diris al sia edzo: "Vidu. Nia najbaro s-ro Tom chiam kisas sian edzinon, kiam li foriras kaj revenas. Chu vi ne volus imiti lin?"
    "Sed mi ne multe konas shin," diris Johano.

Veto

    Johano vetis je 2000 dolaroj kun Mihhaelo, ke li povos inviti Madonna danci kune kun li, kaj li gajnis. Poste li vetis, ke li povos vespermanghi kune kun Clinton, kaj li refoje gajnis. Fine li vetis, ke li povos cheesti tre gravan meson kune kun la Papo. En la meso Johano staris tuj apud la Papo kaj vidis de malporksime, ke iu apud Mihhaelo flustris che lia orelo, kaj Mihhaelo falis svene.
    Poste Mihhaelo klarigis al Johano: "Mi ne miris, ke vi dancis kune kun Madonna kaj vespermanghis kune kun Clinton, sed kiam vi aperis kune kun la Papo, kaj mia apudstaranto faris al mi demandon kaj mi falis de sveno. Li demandis min, kiu estas la homo apud Johano."

Multekosta konsultigho

    Sur la tablo de advokato staras tabulo kun skribo: "100 dolarojn pro unu demando".
    Venis sinjorino. Shi miregis legante la skribon kaj demandis: "Chu vi vere pagigas 100 dolarojn por chiu demando?"
    "Jes. Nun bonvolu fari vian duan demandon."

 

1. 2. 3. 4. 5. 6. 7. 8. 9. 10. 11. 12.