Humurajhoj

Blanka muro

    Apud vojo estis domo, kies mastro neghe kalkis la muron. Por atentigi, ke oni ne malpurigu la muron, li skribis sur ghi: "Estas malpermesite skribi chi tie!"

    Karbovendisto preterpasanta la domon ripozis sub la muro. Leginte la skribajhon, li skribis per karbo sur la muro: "Do kial vi skribis?"

    La mastro kolerighis vidinte la skribajhon kaj refoje skribis sur la muro: "Tio estas mia muro!"

    La karbovendisto refoje preterpasas la domon kaj vidis la novan skribajhon. Li reskribis sur la muro: "Se vi skribas, ankau ni skribu!"

Kvinpasha serpento

     Patro kaj filo ekskursis. La patro diris al la filo: "Ni estu atentaj. Tie estas tre venena 'kvinpasha serpento', ke mordito tuj mortos antau ol fini kvin pashojn."

    "Nenio grava. Se mordite, mi faros nur 4 pashojn."

    "Ho, kiel sagha infano! Sed tio estas tre danghera, char tiam la distanco ghis morto estas nur unu pasho."

    "Do kion fari?" demandis la filo.

    "Prefere neniun pashon faru."

Plipezigo

    Iu venis al poshtejo por sendi leteron. Post peso la poshtisto diris al li: "La letero superis la pezkategorion. Bonvolu aldoni plian poshtmarkon."

    "Chu tio ne pli pezigos la leteron?" mire diris la kliento.

Mi ne estas kibico

    Iu urghis informi sian amikon pri brulego en lia hejmo. Vidante la amikon ludanta shakon, li silente atendis apude. Kiam oni finis la shakludon, li diris al sia amiko, ke brulego okazis en lia hejmo. La amiko eksaltis de kolero: "Kial vi ne diris pli frue?" Kaj tiu respondis kviete: "Ho, chu vi ne vidas la atentigon sur la shaktabulo 'Ne estu kibico'?"

Malobea filo

    La patro instigis la filon shteli. Kiam la filo shtelis televidilon kaj pretis elshtelighi, li estis kaptita. Oni riprochis la patron: "Kiel vi edukas vian filon? Li shtelis televidilon!" La patro ekskuzis: "Mia filo ne auskultas min. Mi multfoje atentigis lin, ke li shtelu ne elektrajn aparatojn kaj vestojn, sed nur orajhojn kaj monon. Sed li ne auskultas min!"

Kio estas maldiligenteco

    Instruisto taskis la lernantojn per verkado de artikolo kun la titolo "Kio estas maldiligenteco". Post la leciono li malfermis kajeron de iu lernanto kaj vidis, ke la unua pagho estas blanka, kaj ankau la dua estas tia. Kiam li malfermis la trian paghon, li legis skribon: "Jen estas maldiligenteco!"

Shparo

    En historia leciono instruisto diris al la lernantoj, ke homo evoluis de simio. Li diris ankau, ke la homaro pasigis longegan tempon de iro per kvar membroj al tiu per du piedoj. Poste li demandis la lernantojn: "Kio estas la plej granda bono, ke la homoj iras per du piedoj?" Iu el la lernantoj respondis: "Tio shparigas paron da shuoj."

Rikolto

    Post geografia leciono instruisto demandis unu el la lernantoj: "Kion vi rikoltis en tiu leciono?" Kaj la lernanto respondis: "La plej granda rikolto estas tio, ke mi eksciis, ke vi estas pli sagha ol mia patro." "Kio?" "Mia patro scias nur post drinkado, ke la tero turnighas, sed vi scias tion sen drinki."

Patro-advokato

    Instruisto:Mi intencas viziti vian patron, char vi ofte fughis de lecionoj lastatempe.

    Lernanto:Neniam iru al li, mi petas.

    Instruisto:Kial?

    Lernanto:Mia patro estas advokato kaj pagigas la vizitantojn lauhore.

Akravidaj gepatroj

     La instruisto admonis la lernantojn al respekto al la gepatroj. Li diris al la lernantoj, ke reveninte hejmen ili devas saluti la gepatrojn per demandoj, ekzemple, "chu via laboro estas glata", "chu vi estas lacaj de laboro", ktp.

    En la sekvanta tago la instruisto demandis la lernantoj pri la reakcio de la gepatroj, kaj unu el la lernantoj diris: "Miaj gepatroj tuj demandis: 'Diru, kiom da mono vi deziras?' " Kaj la dua diris: "Miaj gepatroj demandis min: 'Chu hodiau vi ricevis la karton de poentoj?' "