Generalo
absolute obeema al sia edzino
Meritoplena
generalo estis absolute obeema al la edzino, kaj liaj subuloj plendis
pro tio. Foje iu el la subaj oficiroj kolektis la komplete armitan
trupon, kiu marshis al la domo de la generalo en akompano de tondra
tamburado, dum la generalo iris malantaue de la trupo. Tion ili
faris por kuraghigi la generalon kaj ankau timigi lian edzinon.
La sinjorino estis ripozanta kaj shin informis
servistino: "Revenas la sinjoro kun la trupo. Chu io okazis?"
La sinjorino eliris kaj vidis, ke renkonte
aliras la edzo sur chevalo. Shi tuj demandis: "Kion vi volas
fari?"
La generalo rulighis de sur la chevalo kaj
respondis respektoplene:
"Mia kara, mi petas vin inspekti mian
trupon."
Kutima
demando
Knabino:
Chu tio estas via unua kiso al knabino?
Knabo: Ha, interese! Knabinoj chiam shatas
fari la saman demandon!
Protezo
Juna
Wang en arda amo diris al la frato de la amatino: "Mi donos
al vi 5 dolarojn kontrau tufeto da haroj de via fratino."
Kaj la frateto diris: "Kontrau 50 dolaroj
vi akiros shian tutan perukon!"
Amletero
Anny
ricevis leteron de la fiancho kaj eklegis: "Mia kara, mi tre
amas vin! Mi amas viajn blondajn buklojn, viajn bluajn okulojn,
viajn elstarajn zigomojn, la cikatron sur via maldekstra mano kaj
ankau vian statuton de 1.65 metroj."
Amikino de Anny legis la leteron kaj demandis:
"Vere malofta amletero. Pri kio via fiancho sin okupas?"
Anny diris: "Li skribas anoncon por
perditoj en policejo."
Amo
pli profunda ol maro
Johano:
Mia kara, mia amo al vi estas pli profunda ol maro.
Kathy: Mi malamas maron, char mia frato
dronis en maro. Kaj vi estas ech pli profunda ol maro!
Vi
aludas min
Fianchino:
Perfekta amato estas malfacile trovebla.
Fiancho: Jes.
Fianchino: Iuj aspektas bele, sed iliaj
amatoj estas tute ordinaraj.
Fiancho: Jes, mi scias, ke vi aludas min.
Fina
solvo
Anderson
enamighis al Lucy, sed lia enspezo estis malgranda kaj li ne povis
plenumi la materian postulon de la amatino. En iu maja tago estis
la 25-a datreveno de la naskigho de lia amatino. Kaj li nepre devis
iom donaci al shi. Li klopodis kaj fine havigis al si sumon da mono
por acheti oran ringon. Li skribis sur la karto:
"Kara Lucy, felichan naskightagon mi
deziras al vi. Kaj mi deziras ankau, ke vi estu ghoja de nun ghis
nia geedzigho!"
Mamnutro
malpermesata
Juna
sinjorino estis liberala kaj neniam ghenighis mamnutrante bebon
publike. Foje shi kaj shia edzo estis en restoracio kune kun la
bebo. La bebo ekploris kaj la sinjorino levis la veston por mamnutri
ghin.
Kelnero venis al shi kaj petis shin chesigi
mamnutradon. Shi kolere demandis: "Chu vi opinias mamnutradon
erotika?" "Ne," ghentile diris la kelnero montrante
rimarkon sur la muro: "Malpermasata manghajho liverata ne de
la restoracio."
Hazardludemulo
"Malfelicha
estas vivo sen edzino!" vee grumblis trampo. Simpatia preterpasanto
demandis lin: "Kien iris via edzino?" "Mi forvendis
shin." "Nun vi bedauras kaj sopiras shin?" "Ne.
Nun mi denove volas iri hazardludi."
Genetika
kialo
Nancy
estis 7-jara kaj petolema. Foje la patrino serioze diris al shi:
"Nancy, vi devas fari vin bona infano, alie ankau via infano
estos petolulo."
Nancy
ekkriis de ghojo: "Ho, panjo faris konfeson."
Dilemo
"Honesteco
kaj sagho estas shlosilo por sukcesa komerco," diris sperta
komercisto al la filo. "Post subskribo de kontrakto, honestulo
devas bone plenumi sian promeson, ech se li bankrotos pro tio."
"Kion sagha homo devas fari?" "Ne subskribu tian
kontrakton."
Limigita
libereco
Du
kelneroj estis en babilado. Unu el ili diris: "En nia Usono
oni ghuas grandan liberecon, ke ili povas insulti shtatestrojn kaj
ankau prezidenton." Kaj la alia diris: "Jes, chiuj povas
insulti prezidenton, sed neniu kuraghas insulti sian dunginton."
Vizito
al meteostacio
En
vizitado al meteoprognoza stacio mi vidis multajn novajn instrumentojn
por prognozi veteron. Post la vizito mi demandis la staciestron:
"Kial vi asertas, ke estas 75 pocentoj por pluvo?" Kaj
la estro respondis senprokraste: "Tio signifas, ke 3 el niaj
4 laborantoj opinias, ke pluvos."
Maltrafa
respondo
Knabo
A: "Chu via hundo havas lincencilon?"
Knabo B: "Ne. Ghi estas tro malgranda
por veturigi auton."
Rato
ne atendas katon
Sinjoro:
"Ho, sinjorino, pardonon, mi tretmortigis vian katon pro neatento.
Mi tuj iros havigi al vi novan, chu bone?"
Sinjorino: "Rapidu do, mi vidas raton
en mia kuirejo."
Mi
ne auskultas
Filineto
estis lenganta libron kaj la patrino demandis: "Mia kara, kion
vi legas?" "Mi ne scias." "Vi ne scias? Sed
vi laute legas, do kial vi ne scias?" "Jes, mi laute legas,
sed mi ne auskultas!"
Kiu estas pli utila
Jack:
La luno estas pli utila ol la suno.
Jose: La suno pli.
Jack: En nokto la luno lumas kaj la homoj
shatas tion. Sed en tago la lumo estas sufiche intensa, ke oni chion
povas vidi. Do por kio taugas la suno!
Naskigho
en tuto
A:
Mi naskighis en la shtato Kentucky.
B: Kiu parto?
A: Mia tuta korpo naskighis en Kentucky.
Poligloto
Brita
turisto venis al Francio kaj vidis anoncon sur la pordo de hotelo:
"Chi tie chiuj lingvoj estas taugaj".
Li
alparolis la direktoron de la hotelo en la angla, germana kaj rusa
lingvoj, sed la direktoro nenion diris. Post longa tempo la gasto
ankorau ne povis enloghighi. Fine li demandis lin en la franca lingvo:
"Kiu che vi estas poligloto?" Kaj la direktoro respondis:
"La gastoj."
Prefero
de drinkemulo
Drinkemulo
havis botelon kun viskio en posta posho. Li iris sur strato kaj
estis faligita de auto. Li levighis, palpis la poshon kaj sentis
likvajhon. "Ho ve," li diris kun bedauro. "Mi preferas,
ke tio estas sango."
Spritajho
pro pluvo
En
pluvo sinjorino eniris en kafejon kaj demandis kelneron: "Hierau
mi prenis kafon chi tie kaj eble postlasis ombrelon." "Kia
ghi estas, sinjorino?" "Tio ne gravas, ajnan mi bezonas."
Puno
lau vestoj
Germano
interesighis pri monpuno por malobservo de trafika disciplino kaj
intence parkis auton en maldeca loko. Pro tio li ricevis 3 informilojn
pri monpuno. Li sin vestis bone kaj iris al jughisto kun informilo.
Li estis monpunita je 3 markoj. Li refoje iris al la jughisto en
vestoj de almozulo kaj estis monpunita je 2 markoj. Poste li sendis
sian belan edzinon al la jughisto kaj shi estis monpunita je 1 marko.
Mondonaco
Knabino
monkolektanta por kristana eklezio diris al maljuna sinjoro: "Bonvolu
fari mondonacon por dio!" Jhetante rigardon al shi, la sinjoro
diris malhaste: "Kredeble mi vidos dion pli frue ol vi, do
mi mem donu monon al li!"
1.
2.
3.
4.
5.
6.
7.
8.
9.
10.
11.
12.
|