Duone
Edzo:
"Mia kara, via plado ne estas sufiche kuirita!"
Edzino: "Mi ghin preparis lau recepto,
kiu diras, ke por fari la pladon necesas 500 g. da materialo.
Mi uzis duonon de la dirita kvanto kaj ankau duonon de la tempo
por kuiri."
Lerni
la francan lingvon
Juna
sinjorino: "En kiom da tempo mi povos ellerni la francan
lingvon?"
Instruisto: "Tio dependos de via
diligenteco. Sed pro kio vi urghas vin ellerni ghin?"
La sinjorino: "Mi adoptis duonjaran
francan bebon. Se mi ne diligente lernus la francan lingvon, mi
ne komprenus ghin, kiam ghi komencos paroli."
Mi
lernos poste
Lernanto:
"S-ro instruisto, chu estas malfacile lerni Esperanton?"
Instruisto: "Kompreneble malfacile
en la komenco, sed facile poste."
Lernanto: "Do mi lernos poste."
Fanfarono
A:
"Mi havas gigantan tamburon. Oni audas mian tamburadon je
100 kilometroj fore."
B: "Mi havas grandan bovon. Kiam
ghi trinkas akvon che la suda bordo de la rivero, ghi povas etendi
sian kapon norden de la rivero."
A: "Kiel povas esti tiom granda bovo?"
B: "Sen mia bovo, kiel vi povas trovi
la grandegan bovoledon por kovri vian tamburon?"
Ebriulo
kaj leono
Kiam
ebriulo shancelighe pashis tra zoo, leono elkaghighis. Terurite,
oni kuris for. Sed la ebriulo senzorge iris al leono, kaptis ghiajn
kolharojn kaj enkaghigis ghin.
En la sekva tago urbestro intervidighis
kun li, dirante: "Oni faras por vi medalon. Mi opinias la
plej granda kuragho kapti leonon sen armilo." La kaptinto
malebriighinta frapis al si la kapon, kriante: "Mia Dio,
ne diru al mi, ke la leono estas vera!" Je tio li svenis.
Virseksa
kaj inseksa
"Chu
vi kredas, ke inter la dek mushoj jhus de mi mortigitaj estas
kvar masklaj kaj ses femalaj?"
"Ne. Kiel vi povas distingi la masklajn
disde la inseksaj?"
"Simple. La virseksajn mi trovis
che vintaso kaj la inseksajn sur spegulo."
Pluvoshatanto
"Ju
pli forte pluvas, des pli mi ghojas."
"Vi do certe estas optimisto."
"Ne. Mi estas vendisto de pluvombrelo."
Bela
au maljuna
Iu
junulo pretendis sin bela, kiam li havigis al si barbon imitante
rolon en iu filmo. Por plachi al fraulino, li foje memvole riparis
biciklon por iu nekonata junulino sur strato. Je adiauo, la junulo
demandis:
"Permesu
al mi demandi, kian impreson vi havas pri mi?"
La
junulino respondis:
"Laudinde,
tiel maljuna vi tamen faras bonon sur strato!"
Libroj
ja estas presitaj
Iu
knabo ne shatas legi. Lia patro eksplodis de kolero kaj lin fermis
en legochambron, ordonante: "Atente legu per la okuloj kaj
bone meditu per la cerbo, vi do komprenos ion el la libro."
Tri
tagojn poste la patro eniris en la legochambron por kontroli la
filon. "Pachjo, vi diris prave. Post tritagaj legado kaj meditado
mi fine komprenis, ke presitaj ja estas la libroj!" ghoje diris
la filo.
|