Humurajhoj

1. 2. 3. 4. 5. 6. 7. 8. 9. 10. 11. 12.

La kapo de la edzino

    Sinjorino plendis kontrau la edzo: "Mia dio! Kie estis mia kapo, kiam mi konsentis edzinighi al vi?" "Sur mia shultro," tuj respondis la edzo.

Frenezulo-piloto

    Aviadilo preterflugis super frenezulejo kaj la piloto eksplodis de ridego. Stevardino demandis kun miro: "Kial vi ridegas?" Kaj la piloto diris: "Doktoro certe frenezighos de kolero, kiam li scios, ke mi fughis el la frenezulejo..."

Perfekta servo

    "Kiel mi povos montrighi en la publiko, ke vi tiel malbele razis min?"
    "Ne gravas. Ni vendas chapon kaj perukon."

Memkontenta shoforo

    "Mi malbone servas? Fi! Mi veturigis jam pli ol 10 jarojn, kaj neniu malkontentis kontrau mi!"
    "Chu? Kian auton vi stiris?" demandis la pasaghero.
    "Funebran auton!"

Sprita dungighanto

    Hotelo varbis servistojn kaj multaj venis por dungighi. La mastro volis ekzameni ilin kaj demandis: "Kion vi faros, se vi eniros en chambron de gasto kaj vidos, ke la gastino estas nuda en bano?" Iu respondis: "Mi diros: Pardonon, fraulino, mi ne intencas tion fari." Kaj alia diris: "Mi diros: Fraulino, nenion mi vidas." La mastro skuis la kapon kaj junulo respondis: "Mi diros: Pardonon, sinjoro!" Kaj li estis dungita.

Ofertisto

    Suspektata ofertisto estis pridemandita en policejo. Post duonhoro 3 policanoj eliris kaj la policejestro demandis: "Do, kion li konfesis?" "Nenion. Sed li jam sukcesis oferti al ni 3 kuirejajn ventolilojn, 2 fridujojn kaj 4 aliajn."

Telegramo

Soldato: Sinjoro komandanto, jen telegramo de supera instanco.
Komandanto: Jes. Certe estas urgha ordono. Informu chiujn.
Soldato: La batalo malvenkis pro via stulteco. Vi estas porko!
Komandanto: Tio estas chifrita telegramo. Vi dechifru.

Nuda sinjorino kaj vitropurigisto

    Juna sinjorino starighis sur bankuvo por preni lavtukon kaj subite vidis vitropurigiston rigardantan al shi. Shi stuporighis kaj fikse rigaridis lin. "Kio okazis al vi, sinjorino?" li demandis, "chu vi neniam vidis vitropurigiston?"

Prefero

    Auto haltis che landlimo kaj doganeja oficisto ekzamenis lian pasporton. "Via pasporto estas vera, sed, chu vi povus pruvi, ke shi estas via edzino?" La ekzamenato ekrigardis la apudan virinon kaj flustris al la oficisto: "Se vi povos pruvi, ke shi ne estas mia edzino, mi volonte donacos shin al vi."

Viziti la dion

    Pastro venis al la ekzekutota malliberulo kaj diris al li: "Mi diru al vi, kion la dio diris." Kaj la malliberulo malvarme respondis: "Tion mi ne bezonas. Baldau mi iros rekte al lia moshto!"

Vendi pentrajhon

    Kliento diris al la pentristo: "Via pentrajho estas multekosta, sed mi volas acheti ghin." "Fakte ghi ne estas multekosta, por la pentrajho mi uzis 10 jarojn." "10 jarojn? Tio ne eblas!" "Sed vere 10 jarojn. Mi pentris en 2 tagoj kaj atendis en la postaj jaroj por forvendi ghin."

Patrina Tago

    Nokte de la Patrina Tago la patrino plendis, ke shi devas lavi tiom da teleroj. Kaj la filino diris: "Panjo, hodiau estas la Patrina Tago kaj vi ripozu..." La patrino estis kortushita. Sed tuj poste la filino diris: "Lavu morgau!"

Premio

    Patrino diris al la filo: "Iru ekzerci pianludon, kaj mi premios vin per 1 franko." Kaj la filo diris: "Jes. Sed nia najbaro promesis doni al mi 2 frankojn, se mi ne ludos pianon!"

Miro de filineto

    Patrino diris al la filineto: "Maria, kiel vi terure malpurigis viajn manojn kaj vizaghon? Chu vi vidis min iam tiel malpura kiel vi?" Kaj la filineto respondis: "Kiel mi povus vidi vin, kiam vi estis malgranda?"

Konfeso sen devigo

    Barbiro: Ho, kiel malbela estas via hararangho! Mi plibonigu!
    Kliento: Vere akrevida vi estas, ke vi facile distingas.
    Barbiro: Mi estas profesiulo, kaj certe mi devas meriti la profesion. Mi servu al vi.
    Kliento: Ne. Dankon. Chu vi ne rimarkis, ke vi razis min?

Brava edzo

    Edzino: Vi forkuris de mi, kiam aperis urso! Sed antaue vi diris, ke por mi vi kuraghas vizaghi morton!
    Edzo: Jes, tion mi diris. Sed la urso ne estas morta.

Lentugo kaj punktoj

    Financisto sin svatis al fraulino, kaj shi diris: "Mi havas lentugojn sur la vizagho, chu vi ne atentas?" Kaj li respondis: "Pro la profesio mi kutimighis al punktoj."

Kialo de frauleco

    Junulo demandis maljunan fraulon: "Kial vi ne edzighis?" La maljuna fraulo respondis: "Ve, junulo! Kiam mi estis juna, mi decidis, ke mi edzighos al pensema fraulino. Post multaj jaroj mi trovis tian virinon, sed shi rifuzis min, dirante ke shi preferas penseman viron."

Rejuniga tonikajho

    Ofertisto: "Tio estas la plej nova porvirina tonikajho richa je hormonoj. Se virino prenas ghin dum longa tempo, shi junighos je 10 jaroj." "Sed... "Ne hezitu. Achetu por via sinjorino, kaj certe montrighos granda efiko." "Sed mia edzino aghas nur 25 jarojn!"

Sagho de la dio

    Edzo: "Kial la dio faris la virinojn belaj sed stultaj?"
    Edzino: "Simpla estas la kialo. Nur tiam, kiam la dio faris nin belaj, vi enamighas al ni. Kaj nur tiam, kiam la dio faris nin stultaj, ni enamighas al vi."

Precizeco

    Direktoro de redakta departemento de iu gazeto chiam akcentas precizecon kaj postulas tion de siaj kolegoj. Foje li reviziis artikolon de raportisto. Kiam li legis en la artikolo frazon "3999 okuloj estis fiksitaj sur la oratoro", li kolerighis kaj insultis: "Pura absurdajho!" Sed la raportisto klarigis: "Unu el la auskultantoj estas unuokululo."

Troaj adjektivoj

    Iu shatas uzi adjektivojn por priskribi personojn, ekzemple "blonda hararo simila al chokolado, persikflora vizagho kun paro da sezamkoloraj okuloj", "ronda nazo simila al torto", "cherizkoloraj lipoj" kaj "eburaj brakoj".
    Redaktoro rifuzis lian kontribuajhon, aldonante slipon kun skribo: "Bonvolu verki post manghado..."

Artikolo en reklama rubriko

    Redaktoro ricevis leteron, en kiu oni skribis: "Kara sinjoro redaktoro, ni subskribu kontrakton, ke vi aperigu mian kontribuajhon kaj ni egale dividu la honorarion."
    La redaktoro respondis: "Bona ideo. Sed vi devas pagi 5 dolarojn por chiu linio, kaj mi aperigu ghin en la reklama rubriko."

Ghustatempa riparo

  Shtelisto A: Mi nepre devas havi okulvitrojn.
  Shtelisto B: Kial vi subite havas tiun bezonon?
  Shtelisto A: Hierau mi eniris en domon de richulo kaj provis malfermi la shtelimunan
  ------------ shrankon.Sed kiam mi enturnis la ciferdisketon, estighis granda bruo - mi eraris, ke mi turnis butonon de radioricevilo anstatau ciferdisketo.

 

1. 2. 3. 4. 5. 6. 7. 8. 9. 10. 11. 12.