Forto
de vino
Du
homoj tro multe drinkis kaj unu el ili diris malklare: "Nun
chio estas duobla en miaj okuloj." Kaj la alia tuj elposhigis
unu dolaron kaj diris: "Jen mi redonas al vi 2 dolarojn."
Intershangho de sperto
"Marry,
kiamaniere vi shanghis la kutimon de via edzo, kiu antaue ne revenis
hejmen en nokto?" "Iun nokton, li revenis tre malfrue,
kaj mi kriis: 'Chu Johano?' Kompreneble vi scias, ke mia edzo nomighas
Jack."
Edzeco
de filo
La
patro kaj la filo forte kverelis pro la edzeco de la filo. La patrino
eniris por pacigi ilin, kaj la filo tiris al si la patrinon: "Panjo,
mi neniam envenis en vian edzecon, sed kial la patro chiam eniras
en mian edzecon?"
Malsekretigo
pro ebriigho
Interbabilis
2 drinkemuloj. "Kiel damninda mi estas! Post drinko mi malsekretigis
al mia edzino, ke antaue mi havis edzighon." "Mi estas
pli damninda! Post drinko mi diris al mia edzino, ke mi volas edzighi
refoje!"
Decido
de la edzo
Edzo:
Lastatempe en la jhurnaloj oni publikigis multajn artikolojn pri
damagho de fumado, kaj mi decidis...
Edzino: Chesigi fumadon?
Edzo: Chesigi legi tiajn artikolojn.
Pasintajhoj
Onklino:
Jim ne sukcesis trapasi la ekzamenon de historio?
Patrino: Jes, bedaurinde. Sed oni ne devas
kulpigi lin, char la demandoj de la ekzameno rilatas aferojn antau
la naskigho de la kompatinda Jim.
"Lerni"
Shtelisto
vidis sian kamaradon leganta gazeton de fasonoj kaj demandis lin
en miro: "Kio? Vi shanghis vian laboron?" "Certe
ne! Mi nur studas, kie estos la poshoj sur la fasonoj chi-jare."
Kunlaboro
Du
ministoj kune transportis karbon. Bursen tiris la charon antaue
kaj Adamo pushis malantaue. Kiam ili venis al deklivo, Adamo trovis,
ke Bursen ne strechis sin por tiri la charon, kaj diris: "Vi
penu!" Kaj Bursen returnis la kapon kaj diris malafable: "Kiu
diras, ke mi ne penas? Vidu, la shnuro jam kurbighis pro mia penado!"
Donaco
por naskightago
Johano
ne sciis, kion li devas donaci al sia samagha amatino che shia naskightago,
kaj demandis la avinon: "Anjo, kion vi deziras, se morgau estus
la 16-a datreveno de via naskightago?"
La avino respondis gaje: "Do nenion alian mi deziras."
Vera
mensogo
Preterpasanto
metis moneron en skatolon antau blindulo kun sunokulvitroj, kaj
la monero resaltis el la skatolo kaj ekrulighis. La viro kun sunokulvitroj
tuj postkuris kaj kaptis ghin. "Chu vi ne estas blindulo?"
"Ne. Mi ne estas tiu blindulo, kiu kutime staras chi tie. Li
iris rigardi filmon, kaj mi helpas lin."
Perdighinta
edzo
Sinjorino:
Sinjoro policano, antau unu jaro mia edzo iris acheti terpomojn,
sed ne revenis. Kion fari?
Policano: Ho, kiel stulta vi estas. Do ne
atendu liajn terpomojn, kaj pretigu pladon el io alia.
Sagha
rimedo
Parolema
malsanulino ne povis persisti plu kaj diris al la doktoro: "Vi
lasis min elshovi la langon, sed pasis jam 5 minutoj kaj vi ankorau
ne faris por mi ekzamenadon. Kial?" "Mi petis vin elshovi
vian langon por havigi al mi kvieton en skribo de recepto."
Kion
lerni?
La
filo volis lerni endokardiologion. "Kiel stulta vi estas,"
insultis la patro. "Lernu dentologion. La homoj havas nur unu
koron, sed 32 dentojn!"
Deziro
de trampo
"Chu
vi memoras min, via sinjorina moshto? Antau 3 monatoj vi donacis
al mi malnovan veston, kaj en ghia posho mi trovis 500 frankojn,"
trampo diris al iu moshtulino. "Chu vi sugestas, ke vi redonas
al mi la monon?" "Ne, ne. Mi nur volas scii, chu vi havas
ankorau tian malnovan veston."
Gastado
Iu
gastis che Arthur jam 3 semajnojn kaj ankorau ne volis foriri, kaj
Arthur eufemisme demandis lin: "Chu vi ne sopiras viajn edzinon
kaj infanojn?" "Vi ghustatempe atentigis min. Mi tuj skribos
al ili, ke ili venu chi tien."
|